Surfaca normalo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

En matematiko, surfaca normalonormalo al surfaco estas tri-dimensia vektoro kiu estas perpendikulara al la surfaco en donita punkto. Por ne-ebena surfaco, ĝi estas perpendikulara al la tanĝanta ebeno al la surfaco je donita punkto. La vorto normala estas ankaŭ uzita kiel adjektivo kaj ankaŭ substantivo kun ĉi tiu signifo: linio normala al ebeno, la normala komponanto de forto, la normala vektoro, kaj tiel plu.

Surfacaj normaloj al diversaj punktoj de surfaco
Surfaca normalo kaj tanĝanta ebeno

Enhavo

[redakti] Kalkulado de surfaca normalo

Por plurlatero, surfaca normalo povas esti kalkulita kiel vektora produto de iuj du ne paralelaj lateroj de la plurlatero.

Se surfaco S estas parametrigita kiel w(s, t), kie s kaj t estas reelaj variabloj, tiam normala estas donita per vektora produto de la partaj derivaĵoj

{\partial \mathbf{x} \over \partial s}\times {\partial \mathbf{x} \over \partial t}

Se surfaco S estas donita implice, kiel la aro de punktoj (x, y, z) tiaj ke F(x, y, z)=0, tiam normalo je punkto (x, y, z) sur la surfaco estas donita per la gradiento

\nabla F(x, y, z)

Teil, por ebeno donita per la ekvacio ax+by+cz=d, la vektoro (a, b, c) estas normalo.

Se surfaco ne havas tanĝantan ebeno je punkto, ĝi ne havi normalon je la punkto. Ekzemple, konuso ne havas normalon je sia apekso.

[redakti] Unikeco

Surfacaj normaloj kun malsamaj direktoj

Surfaco normala je punkto al surfaco ne havas unika direkto; la vektoro kun la kontraŭa direkto de surfaca normalo estas ankaŭ surfaca normalo. Por fermitaj surfacoj (kiel sfero), la surfaco normala estas kutime difinita al esti montranta eksteren.

[redakti] Uzoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  Ekspliko de normalaj vektoroj je MSDN
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj