Surfado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Surfado
speco de sporto • olimpika sporto
akvosporto • tabulsporto • olimpika sporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
surfado apud la havaja insularo
surfanto ĉe la norda marbordo de Oʻahu
surfanto en onde formita "tubo"

Surfadoondorajdado (havaje heʻe nalu [ˈhɛʔɛ ˈnɐlu], angle surfing [ˈsɝfɪŋ]) estas sporto, sur grandaj tabuloj kaj sen plia helpo subengliti grandajn marajn ondojn. La sporto devenas de la insuloj de Havajo kaj angle nomiĝas surfing, kio gvidis al la sinonima esperanta vorto surfado.

De multaj jarcentoj la havajaj junuloj tiel amuzis sin kaj komparis siajn fortojn kaj kapablojn teni la ekvilibron en laŭeble perfekta prognozo de la ondada evoluo. Post kiam kristanaj misiistoj dum la 19-a jarcentoj preskaŭ komplete ekstermis la sporton, ĝi dum la 1950-aj jaroj denove tre populariĝis, kiam multaj junaj usonanoj, vivantaj ĉe oceana bordo, malkovris la sporton por si. De tie la entuziasmiĝo atingis ankaŭ la marbordojn de Eŭropo, Aŭstralio, Azio kaj la aliaj mondopartoj. Nuntempe organiziĝas multaj regionaj, naciaj kaj internaciaj konkursoj, en kiuj surfantoj povas kompari siajn kapablojn. Tre bonaj apudmarbordaj lokoj por surfado ne nur estas en Havajo, KalifornioAŭstralio, sed ankaŭ en Eŭropo multnombraj apudplaĝaj regionoj kun perfektaj ondoj, kaj same en difinitaj lokoj de la aliaj mondaj regionoj. Bezonatas nur surfotabulo aŭ "surfobreto", surfa vakso, specifa ŝnuro de ĉirkaŭ 2 metroj da longo por ligi la tabulon al unu maleolo, kaj eventuale frostoprotekta vesto el neopreno.

Historio de surfado[redakti | redakti fonton]

Ondorajdado aŭ surfado en sia praformo aĝas preskaŭ 4000 jarojn. Pro la vojaĝoj de la polinezianoj la sporto disvastiĝis ĉie en la regiono de la suda Pacifika Oceano. Sian kulminon la sporto havis en la insularo de Havajo, kie ĝi estis grava spirita kaj kultura elemento de la socia vivo. Pro la pli postaj okcidentaj influoj al la havajanoj do ne nur estis "rabita" la surfado, sed preskaŭ la tuta tradicia kulturo.

La unua formo de surfado probable estis la "korpo-surfado", do subenglitado de altaj ondoj sen tabulo aŭ ajna helpilo, nur per la propra korpo. Sekve faskoj da plantoj, etaj arbotrunkoj, lignaj bretoj aŭ pintoj de kanuoj uziĝis kiel helpiloj. En tiu formo la surfado estis konata ĉie en Polinezio, kaj ankaŭ en iuj proksimaj ĉirkaŭaj regonoj. Ĉefe sur la insulo Tahitio evoluis la sporto de staranta surfado sur tabulo. Virinoj kaj viroj de ĉiuj sociaj klasoj kaj aĝogrupoj tie praktikis la sporton.

Laŭ la setligo de orienta Polinezio ekde Tahitio en tiu formo venis al la Markiza Insularo, al Novzelando, Rapao, sur la Paskinsulon kaj al Havajo. Sur la havaja insularo pluevoluiĝis la sporta tekniko ĝis la diagonala subenglitado. La socian signifon de surfado substrekis la tradicioj, ke la golfetoj kun la plej altaj kaj el surfa vidpunkto "plej bonaj" ondoj estis rezervitaj por la havajaj reĝoj kaj por la ceteraj loĝantoj estis markitaj per tabuo. Unufoje jare en Havajo okazis la Makahiki-festo: La laboro interrompiĝis por tri monatoj, por ĝui distron, sporton, dancadon kaj festenojn. Apartan signifon en la festado havis la surfaj konkursoj, kiuj allogis milojn da spektantoj. Surfado klare estis la nacia sporto de Havajo.

Duke Paoa Kahinu Mokoe Hulikohola KAHANAMOKU estis havaja usona konkursa naĝisto, kiu koniĝis ankaŭ kiel aktoro, policano, plaĝa flugpilkisto, kaj komercisto, kiun oni rekonas kiel tiun, kiu unue disvastigis la sporton de surfado ekster Havajo.

Ankaŭ en Mikronezio (ekzemple la insularo Fiĝio, Novgvineo) kaj Melanezio (ekzemple la Marŝala kaj Karolina Insularoj) praktikiĝis surfado, tamen nur tie kie fortis la polinezia influo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]