Surfer Rosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surfer Rosa (angle por Surfisto Rosa) estas la debuta albumo de la usona alternativ-muzika bando Pixies, eldonita je marzo 1988 sub la sendependa disk-etikedo 4AD.[1] La nekutima kaj stranga tem-materialo de la albumo aludas mutilon kaj vuajerismon kaj pliiĝas per malaltfidela produktado kaj unika druma sono, kiu ŝuldas multe al la enmeto de son-inĝeniero Steve ALBINI. La albumo daŭrigas multe de la temoj levitaj en la frua elmeto de la Pixies, inkluzive de teksto en la hispana kaj aludoj al Puerto-Riko.

Pro la sendependa statuso de 4AD, distribuado en Usono traktiĝis per Rough Trade Records. Surfer Rosa ne enlistiĝis en la UR, kaj "Gigantic" ("Giganta") estis la nura unuopaĵo prenita el la eldono. Kvankam ĝi nure atingis n-ron 93 en la UK Singles Chart (UR Listo de Unuopaĵoj), Surfer Rosa reeldoniĝis en Usono de Elektra Records je 1992. Malgraŭ ĝia manko de sukceso, Surfer Rosa atestiĝis ora de la Recording Industry Association of America (Registranta-Industria Asocio de Usono).

Kvankam Surfer Rosa ne estis komerca sukceso, ĝi ofte nomiĝas, kiel favorato de muzikaj recenzistoj, kaj ofte inkluziviĝas en profesiaj listoj de la ĉiamaj plej bonaj rok-muzikaj albumoj. Multe da alternativ-muzikaj artistoj, inkluzive de Billy CORGAN kaj PJ HARVEY, kreditis la albumon kiel inspiran. Kurt COBAIN de Nirvana ofte konfesis, ke Surfer Rosas estis forta influo en Nevermind, kaj je 1993 li dungis Albini por la albumo de sia bando In Utero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La antaŭa eldono, Come on Pilgrim, estis EP (Extended Play, angle: etende ludanta) anstataŭ plena albumo aŭ LP (Long Playing, angle: longe ludanta).