Piedpintaj ŝuoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Surfingrebligaj ŝuoj)
Modernaj piedpintaj ŝuoj. La rando de la piedfingra mola enmeto , kiu estas enigita inter la piedo kaj piedfingra skatolo, videblas sur dekstra piedo (maldekstre sur la bildo).
Novaj piedpintaj ŝuoj
Novaj piedpintaj ŝuoj
Piedpintaj ŝuoj
Piedpintaj ŝuoj

Piedpintaj ŝuoj, estas piedvesto uzata de baletaj dancistoj dum plenumado surfingre.

Piedpintaj ŝuoj estas ellaboritaj de la deziro ke dancistoj aperu kvazaŭ senpezaj kaj la ŝuoj kapabligas la dancistojn danci sur la finoj de iliaj piedfingroj por sufiĉe grandaj periodoj de tempo. Ili estas normale vestataj de inaj dancistoj, kvankam viraj dancistoj povas vesti ilin por nekutimaj roloj, ekzemple la malbelaj duonfratinoj en Cindrulino, aŭ viroj plenumantaj virinajn rolojn en iuj dancaj kompanioj kiel ekzemple Les Ballets Trockadero de Montekarlo kaj Grandiva.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1681, dudek jaroj post kiam Ludoviko la 14-a fondis la Reĝan Akademion de Danco, virinoj komencis aperi sur la sceno. Tiam, la normaj virinaj baletaj ŝuoj havis kalkanumojn. En mezo de la 18-a jarcenta dancisto Marie Camargo estis la unua kiu vestis senkalkanumajn ŝuojn, kapabligantajn al ŝi plenumi saltojn kiuj devus esti malfacilaj aŭ neeblaj en la pli kutimaj ŝuoj de la epoko. Post la franca revolucio de 1789 kalkanumoj estis plene eliminitaj de normaj baletaj ŝuoj. Ĉi tiuj plato-fundaj antaŭaĵoj de la modernaj surfingrebligaj ŝuoj estis fiksitaj al la piedoj per rubandoj kaj kunigitaj sulkoj sub la piedfingroj por kapabligi dancistojn salti, turniĝi kaj plene etendi la piedojn.

La unuaj dancistoj plialtiĝis supren sur siajn piedfingrojn kun la helpo de invento de Charles Didelot de 1795. Lia "flugaparato" levis dancistojn supren, permesante al ili stari sur siaj piedfingroj antaŭ laso de la tero. Ĉi tiu heleco kaj aera kvalito estis bone pritaksita de la spektantoj, kaj tiel dancordigistoj komencis serĉi manierojn aldoni plian surfingradon en siajn laborojn.

Kun progreso de dancoj en la 1800-aj, la emfazo je teknika ekzerciteco kaj scipovo pligrandiĝis, kaj estis la deziro danci surfingre sen la helpo de dratoj. Kiam Marie Taglioni unua dancis La Sylphide surfingre, ŝiaj ŝuoj estis nenio pli ol modifitaj atlasaj pantofloj; la plandumoj estis el ledo kaj la flankoj kaj piedfingroj estis flikitaj por helpi al la ŝuoj teni sian formon. Ĉar la ŝuoj de ĉi tiu periodo ne donis subtenon, dancistoj devis enmeti molaĵojn je iliajn piedfingrojn por komforto kaj fidi je la forteco de siaj piedoj kaj maleoloj por subteno.

La venonta esence malsama formo de piedpintaj ŝuoj aperis en Italio en fino de la 19-a jarcento. Dancistoj, inter ili Pierina Legnani, vestis ŝuojn kun firma, plata platformo je la antaŭa fino de la ŝuo, anstataŭ la pli akre eltirita piedfingro de pli fruaj modeloj. Ĉi tiuj ŝuoj ankaŭ inkluzivis skatolon el multaj tavoloj de teksaĵo por enhavi la piedfingrojn, kaj pli firmajn plandumojn. Ili estis konstruitaj sen najloj kaj la plandumoj estis nur plimalmoligitaj je la piedfingroj, farante ilin preskaŭ silentajn.

La naskiĝo de la modernaj piedpintaj ŝuoj estas ofte atribuita al Anna Pavlova, rusia baletistino de la komenco de la 20-a jarcento, kiu estis unu el la plej famaj kaj influaj dancistoj de sia tempo. Pavlova havis aparte altajn, arkigitajn instepojn, kaj pro tio ŝi estis pli vundebla dum dancado surfingre. Ŝi ankaŭ havis sveltajn piedojn pro la ekscesa premo aplikita al ŝiaj grandaj piedfingroj. Por kompensi por ĉi tion, ŝi devis enigi malmoligitajn ledajn plandumojn en siajn ŝuojn por aldona subteno kaj devis platigi kaj hardi la piedfingran areon al formo de skatolo. Ĉi tiu praktiko faris dancadon surfingre pli facilan por ŝi, kaj ĝi estis estimita per ŝiaj samtavolanoj kiel friponanta.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

Streĉita atlasa eksteraĵo eksponas la formon de la piedfingra skatolo
La plandumo estas maldika kaj kovras nur parton de la fundo de la surfingrebliga ŝuo kaj tiel restas nerimarkebla.
La trunko estas kovrita per maldika teksaĵo, kiu laŭvice rekte kontaktas la fundon de la dancista piedo.
Rubandoj uzataj por fiksi surfingrebligan ŝuon al la piedo

Ĉiu dancisto havas unikajn piedoj, de diversaj piedfingraj longo kaj formo, arka fleksebleco kaj mekanika forteco. Sekve, plejparto de fabrikantoj de la ŝuoj produktas pli ol unu modelon de la ŝuoj, kun ĉiu modelo donanta malsaman adaptiĝon. Sendistinge de la fabrikanto aŭ modelo, tamen, ĉiuj surfingrebligaj ŝuoj komunigas du gravajn strukturajn trajtojn kiuj kapabligas la dancistojn danci sur finoj de iliaj piedfingroj:

  • La skatolo estas peza ĉirkaŭbarejo en la antaŭa fino de la ŝuo kiu enhavas kaj apogas la dancistajn piedfingrojn. La antaŭa fino de la skatolo estas ebenigita por formi platformon sur kiu la dancisto povas teni ekvilibron.
  • La trunko estas peco de rigida materialo kiu servas al plimalmoligi la plandumon por provizi subtenon por la arkoj de la piedoj.

La eksteraĵo de surfingrebliga ŝuo estas kovrita per teksaĵo kiul kaŝas la skatolon kaj la aliajn enajn strukturajn erojn kaj donas belan aspekton al la ŝuo. Plejparto de surfingrebligaj ŝuoj estas kovrita per atlaso, sed iuj estas haveblaj kun kanvasaj eksteraĵoj. Surfingrebligaj ŝuoj estas plej ofte haveblaj en helaj rozkoloraj koloroj kaj malpli kutime en nigra aŭ blanka koloroj. Surfingrebligaj ŝuoj povas ofte esti menditaj de la aliaj koloroj.

Plandumo[redakti | redakti fonton]

En plej piedpintaj ŝuoj, la plandumo estas konstruita de sola peco de ledo kiu estas alfiksita al la ŝuo kun adhero kaj per kudrado laŭ ĝiaj randoj. La plandumo interkovras kaj fiksas la nesubfalditajn randojn de la ŝua eksteraĵa teksaĵo. Estetika aspekto estas grava por modernaj surfingrebligaj ŝuoj. Por atingi eleganta aspekto, la ŝua pli ornama ekstera teksaĵo estas elstare trajtata, kovranta la maksimuman eblan areon de videblaj surfacoj de la ŝuoj. Pro ĉi tio, la plandumo estas farata el maldika materialo por doni al ĝi minimuman profilon, kaj marĝeno de atlaso estas lerte sulkigita ĉirkaŭ ĝi tiel ke la plandumo kovras nur parton de la fundo de la ŝuo. Surfingrebligaj ŝuoj povas esti fabrikataj kun skrapitaj plandumoj kiuj provizas pli grandan trakcion, aŭ kun pli glataj plandumoj por malpligrandigita trakcio.

Trunko[redakti | redakti fonton]

Trunkoj estas tipe farita de ledo, plasto, dika papero (135 ... 300 g/m2) , aŭ tavoloj de glue-hardita ŝtofo. La fleksebleco de trunko estas difinita per ĝia dikeco kaj la speco de materialo uzata. Trunka dikeco povas esti la sama tra ĝia longo aŭ ĝi povas variiĝi laŭ ĝia longo por havi malsamajn firmecojn je malsamaj lokoj. Tranĉoj povas esti faritaj trans la trunko je loko de duon-surfingrado por pligrandigi eblecon de travolviĝo. Ankaŭ, trunka dikeco povas ŝanĝiĝi je iu punkto laŭ ĝia longo por ke realigi malsamajn firmecojn pli supre kaj pli sube de la loko de ŝanĝiĝo. Normaj surfingrebligaj ŝuoj tipe havas plenan trunkon, en kiuj la trunko estas de la plena longo de la plandumo, aŭ havas parte (ekzemple, je duono aŭ tri kvaronoj) longajn trunkojn. Multaj surfingrebligaj ŝuaj fabrikantoj ofertas elekton de trunkaj materialoj, kaj iuj konstruas ŝuojn kun agorditaj trunkoj de varianta malmoleco kaj longo.

Dancistoj iam vestas malsaman modelojn de surfingrebligaj ŝuoj por malsama pecoj de spektaklo. En ĉi tiaj okazoj, la dancordigo ofte statigas la specon de trunko postulata. Lirika stilo povas bezoni pli molajn ŝuojn, kaj agresema stilo kun multaj turnoj estas pli facile plenumata en pezaj malmolaj ŝuoj.

Rubandoj[redakti | redakti fonton]

Piedpintaj ŝuoj havas du teksaĵajn rubandojn kaj elastan rubandon por esti fiksitaj al la piedo. La plejparto de la fiksado de ŝuoj al la piedoj estas farata per la teksaĵaj rubandoj. La du teksaĵaj rubandoj estas volvitaj ĉirkaŭ la dancista maleolo en kontraŭaj direktoj, interkovrante unu la alian en formo de kruco je la antaŭo. La randoj estas tiam kunnodigitaj, kaj la nodo estas tiam metita sub la rubando en la eno de la maleolo por kaŝi ĝin de vido. La randoj de la teksaĵaj rubandoj estas neniam nodigataj kiel banto, ĉar banta nodo povas ne kunteniĝi esperinde. La elasta rubando, kiu trairas la antaŭon de la maleolo pli sube de la teksaĵaj rubandoj tenas la kalkanumon de la ŝuo en loko ĉe la piedo kiam la dancisto estas surfingre.

La situoj kie la rubandoj estas alfiksitaj al ŝuo estas grava, ĉar malĝusta lokigo povas rezulti je malbone almuntita ŝuo. Optimala lokigo dependas de la atributoj de la piedo, kaj do la rubandoj ne povas esti ligitaj al la ŝuo dum fabrikada procezo. Post ekhavo de nova paro de surfingrebligaj ŝuoj, dancisto devas difini la konvenajn situoj por la rubandoj kaj tiam alkudri ilin.

Preparado[redakti | redakti fonton]

Dancistoj ofte mildigas novajn surfingrebligajn ŝuojn por plibonigi ilian adaptiĝon kaj tial elimini la malkomforton kaŭzitan per novaj ŝuoj. Diversaj manieroj estas uzataj, ekzemple batado de ili per malakraj objektoj, vestado de ili kun malsekigitaj piedfingraj skatoloj, aŭ simple tolerado de la malkomforto kaj dancado en ili ĝis kiam ili nature mildiĝos.

Akcesoraĵoj[redakti | redakti fonton]

Piedfingraj molaj enmetoj
Piedfingraj spacigiloj

Post kiam surfingrebliga ŝuo estas preparita, komune ĝia piedfingra skatolo ankoraŭ ne provizas komforton por la dancista piedo. Pro tio, dancistoj ofte vestas piedfingrajn molajn enmetojn, kiu estas teksaĵo-kovritaj ĝelaj molaĵoj kiuj enkapsuligas la piedfingrojn. Ankaŭ, ĝelaj piedfingraj spacigiloj estas iam enigitaj inter la piedfingroj por ĝustigi piedfingran aranĝon.

Vivperiodo[redakti | redakti fonton]

Tipa surfingrebliga ŝuo, en kiu la teksaĵo estas eluzita, kaj videblas la piedfingra skatolo

Dum la normala uzado, estas du specoj de eluzado de surfingrebliga ŝuo kiu difinas ĝian utilan vivperiodon. La plej grava estas eluzado de la trunko. Pri tio ke la korpo de la ŝuo estas ripete fleksiĝas, la trunko pomalmulte malfirmigas kaj perdas sia kapablon provizi subtenon. Surfingrebliga ŝuo estas jam ne servokapabla kiam la trunko rompiĝas aŭ iĝas tro molan por provizi subtenon.

La alia grava speco de eluzado engaĝas la eksteraĵan teksaĵon. Dum surfingrado, la antaŭa edro kaj funda rando de la piedfingra skatolo estas frotata je la sceno. Ĉi tiu frotado povas fari truon en la ŝua ekstera teksaĵo, per tio eksponante la piedfingran skatolon kaj kreante laksajn, fibriĝitajn teksaĵajn randojn. Malsimile al okazo de malfirmiĝinta trunko, difektita ekstera teksaĵo ne influas la eblecon surfingriĝi per la ŝuo. Tamen pro ĝia malbela aspekto, ŝuo kun difektita teksaĵo povas esti uzata nur por trejnado kaj provludado.

Sub modera uzado, paro de surfingrebligaj ŝuoj estos tipe eluzata dum inter 10 kaj 12 horoj de vestado. Por studantoj de dancado, ĉi tio ofte estas en semajnoj aŭ monatoj de uzo de paro de surfingrebligaj ŝuoj. Profesiaj dancistoj tipe eluzas surfingrebligajn ŝuojn multe pli rapide; nova paro povas eluziĝi dum sola spektaklo.

La vivperiodo de surfingrebliga ŝuo dependas sur multaj faktoroj, inter ili:

  • Uzado. Pli agresema danca stilo kaj pli oftaj, pli longaj daŭroj de sunfingrado kondukas al pli frua eluzado.
  • Danca tekniko. Neveraj teknikoj faras al la ŝuoj nekutimajn streĉojn kiuj povas kondukas al pli frua eluzado.
  • Adapto. Bone adaptitaj surfingrebligaj ŝuoj kuraĝas veran teknikon, kiu laŭvice kondukas al pli longa vivo de la ŝuoj.
  • Pezo. Pli granda dancista pezo donas proporcie pli grandajn streĉojn al la ŝuoj, kio kondukas al pli frua eluzado.
  • Surfaco de sceno. Malglata surfaco kaŭzas rapidan eluziĝon de la eksteraĵa teksaĵo.
  • Konstruado. Variantaj kvalitoj kaj specoj de konstruado donas malsamajn atendatajn vivdaŭrojn.
  • Trunka materialo. La propraĵoj de diversaj trunkaj materialoj degradas je malsamaj kurzoj.
  • Preparado. La procezo de preparado simulas pli rapidan uzadon, kaj tial povas mallongigi la vivon de la ŝuoj.


Duon-surfingraj (sentrunkaj) ŝuoj[redakti | redakti fonton]

Duon-surfingraj ŝuoj, kiu estas ankaŭ diverse nomataj kiel antaŭ-surfingrajmolo-blokaj ŝuoj, havas karakterizojn de ambaŭ baletaj ŝuoj kaj surfingrebligaj ŝuoj. Ĝia ekstera aspekto similas al tiu de surfingrebligaj ŝuoj kaj ili havas piedfingran skatolon, kvankam la skatolo estas pli mola kaj la flankoj de la skatolo estas tipe ne tiel profundaj kiel tiuj de surfingrebligaj ŝuoj. Malsimile al surfingrebligaj ŝuoj, duon-surfingraj ŝuoj ne havas trunkon, tiel ili ne provizas la subtenon necesan por surfingrado, kaj do studantoj de dancoj tipe ricevas fortajn avertojn pri la danĝeroj de starado surfingre en duon-surfingraj ŝuoj.

Duon-surfingraj ŝuoj estas iam uzataj por trejni dancistojn por kiuj la surfingra tekniko estas nova. En ĉi tiu okazoj, la duon-surfingraj ŝuoj servas por alkutimigi la dancistojn al la sento de portado de surfingrebligaj ŝuoj en preparado por dancado surfingre en surfingrebligaj ŝuoj. Duon-surfingraj ŝuoj povas ankaŭ esti uzataj en spektakloj en kiuj la aspekto de surfingrebligaj ŝuoj estas dezirata, sed surfingrado ne estas plenumata.

Noto ke dum kiam la surfingrebligaj ŝuoj estas bezonataj por surfingrado (laŭ la nuna danca tekniko), suon-surfingraj ŝuoj tute ne nepras por duon-surfingrado. Duon-surfingrado povas facile esti farita en molaj baletaj ŝuoj aŭ eĉ nudpiede.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]