Surmonta Parolado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Surmonta Prediko)
Surmonta Parolado
prediko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jesuo Kristo
Lingvoj
Eldonado
vdr

Surmonta Parolado estas la nomo kiun oni donis al la parolado de Jesuo Kristo sur la monto (“li supreniris sur la monton”) antaŭ granda popola amaso kaj antaŭ siaj disĉiploj, en kiu li anoncis la famajn beatecojn. Tradicie kaj interpretante la version de Mateo (5,1-7) [1] lokigas tiun monton en la nordo de la Galilea maro, najbare de Kafarnao.

La rakonto de Mateo estas ofte komparata kun tiu simila, sed pli mallonga, de Luko (6,17ss) [2], laŭ kiu la parolado okazis en ebena loko, do Surebena Parolado (“Kaj li malsupreniris, kaj staris sur ebena loko...”). Se iuj ekzegezistoj opinias ke temas pri la sama parolado, aliaj emas kredi ke Jesuo predikis similaĵojn en diversaj cirkonstancoj kaj plue aliaj opinias ke Mateo kaj Luko resume kolektis malsamajn predikaĵojn de Jesuo.

Se multaj kristanoj interpretas la surmontan paroladon kiel komentarion pri la Dek Ordonoj de Moseo, aliaj eĉ faras el ĝi la animon de la ora regulo. Pensistoj, kiel Lev Tolstoj kaj Mahatma Gandhi kaj aliaj tendence kleristaj kaj novkleristaj sin apogas sur ĝin por sin rajtigi redukti kristanismon al granda belega primorala sistemo kaj ĝin senplenigis je la dieco de Jesuo kvazaŭ tio estus superstrukturo senvalora. Kristanoj, male, vidas en tiu parolado reflekson de la Dia Persono kiu konas tion kio estas en la homo (Evangelio laŭ Johano).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]