Suro (rivero)
| Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero Suro en Svislando. Pri la muskolo vidu sub suro |
| Suro Suhre/Sure |
|
|---|---|
| Rivero Suro inter Muhen kaj Hirschthal | |
| Longeco | 34,1 km |
| Alteco de la fonto | 504 m |
| Meznombra trafluo | (Oberkirch) 1,47 m³/s |
| Akvokolekta areo | 373 km² |
| Alfluantoj | Ruederche, Uerke kaj Wyna |
| Alfluas al | Aro |
| Alteco de la enfluejo | 362 m |
| Rivero en Eŭropo | |
Suro (en la germana lingvo en Kantono Argovio Suhre kaj en Kantono Lucerno Sure) estas rivero en la kantonoj Argovio kaj Lucerno en Svislando. Ĝia longeco estas 34,1 km.
Enhavo |
Fonto [redakti]
La fonto de Suro estas la Lago de Sempach en la urbo Sursee (koordinatoj: 47°9′45″N 8°7′19″O / 47.1625°N, 8.12194°OKoordinatoj: 47°9′45″N 8°7′19″O / 47.1625°N, 8.12194°O).
Ĉefaj alfluantoj [redakti]
La ĉefaj alfluantoj de Suro estas la riveroj Ruederche en Schöftland, Uerke en Unterentfelden kaj Wyna en Suhr.
Komunumoj laŭlonge de la rivero [redakti]
La rivero unue trafluas la urbon Sursee, poste ĝi estas la limo inter Knutwil en okcidento kaj Geuensee kaj Büron en oriento. Tiam la rivero trafluas la komunumon Triengen kaj nun forlasas Kantonon Lucerno por alflui la teritorion de Argovio. La rivero nun formas la limon inter Reitnau kaj Attelwil en okcidento kaj Moosleerau en oriento. Tiam la rivero trafluas Staffelbach kaj Schöftland. Sekvas Hirschthal, Muhen, Oberentfelden, Unterentfelden, Suhr, Buchs kaj fine la argovia kantonĉefurbo Araŭo.
Alfluejo [redakti]
La rivero alfluas en la argovia kantonĉefurbo Araŭo al la rivero Aro.