Surrena glando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Surreno)

La surrenaj glandoj estas du en homo, unu de ĉiu flanko de l' korpo sur la renoj. Ili havas preskaŭ triangulan formon (4 X 2 cm). Ili havas du partojn: kortikon kaj medolon, kiuj estas aŭtonomaj organoj. La surrena kortiko elverŝas hormonojn, konatajn kiel kortizolon kaj androgenon, dum la surrena medolo elverŝas hormonojn, konatajn kiel adrenalinon kaj noradrenalinon, al sanga cirkulado.

Tiuj hormonoj stimulas la koron al pligrandigo de forto de l' kuntiroj kaj ankaŭ pligrandigas la koncentradon de sukero en la sangon por uzo de l' ĉeloj, ankaŭ ili pligrandigas la takson de koagulado de l' sango kaj malgrandigas la muskolan lacigon kaj povas ebligi pli grandajn fizikajn fortostreĉojn. Tiuj hormonoj ankaŭ kuntirigas la sangejojn por koncentri la flukson de sango al unu parto de l' korpo, kiu povus bezoni sangon pli urĝe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]