Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruĝe, la mediteranea arko

La ensemblo de la surroka arto ĉe la Mediteraneo en la Iberia Duoninsulo estas kulturaĵo deklarita kiel Monda heredaĵo de UNESKO ekde la jaro 1998. Ĝi estas aro da mintavoloj kun surrokaj prahistoriaj artaĵoj en la orienta duono de Hispanio, kiu elstaras pro la granda nombro de tiaj lokoj, la pleja granda koncentriĝo de Eŭropo. Ĝia nomo aludas la basenon de la Mediteraneo sed multaj el ili troviĝas en la interno, en aŭtonomaj regionoj kiel AragonoKastilio-Manĉo.

Ĉi tiu arto estas pli malpli samtempa al la skema neolitika arto, ambaŭ kronologie inter la jaro 10.000 a. K. ĝis la apero de la unuaj kupraĵoj (ĥalkolitiko) ĉ. 4.500 a. K. La kredesprima arto de la agrikulturaj kaj bredistaj popoloj estas radikale malsimila al la grupoj de predantoj aŭtoroj de la arto ĉe la mediteranea arko, baze de abstraktaĵoj.

Tiu arto unuafoje malkovriĝis en Teruelo en 1903. Juan Cabre estis la unua kiu esploris pri tiu arto, kiu difinis ĝin kiel regiona neolitika arto. Poste konsideriĝis ke ĝi estas arto paralela al la pentraĵoj de paleolitikaj grupoj trovitaj en kaverno.

Lokoj[redakti | redakti fonton]