Sursee

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sursee
Blazono de Sursee
Historia urbocentro de Sursee
Kantono Lucerno
Distrikto Sursee
Koordinatoj  47°10′28″N 8°6′30″O  /  47.17444°N, 8.10833°O / 47.17444; 8.10833 (Sursee)Koordinatoj: 47°10′28″N 8°6′30″O  /  47.17444°N, 8.10833°O / 47.17444; 8.10833 (Sursee)
Nombro de enloĝantoj 8573
Areo 6,06 km²
Alteco 504 m super marnivelo
Poŝtkodo 6210
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Sursee

Enhavo

Pri la komunumo[redakti]

Sursee estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 8573 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti]

Sursee situas ĉe la nordokcidenta fino de la Lago de Sempach, ĉe la bordo de la rivero Suhr, kiu tie elfluas el la lago. Al la urbo Sursee ankaŭ apartenas la loko Mariazell.

Najbaraj komunumoj[redakti]

La komunumo Sursee limas en nordo al Geuensee, en oriento al Schenkon, en sudo al Oberkirch, kaj en okcidento al Mauensee kaj Knutwil.

Trafiko[redakti]

La urbo Sursee situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Olten tra Zofingo al Lucerno.

La urbeto ankaŭ disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino.

Historio[redakti]

Setlejoj ekzistis en la regiono de Sursee ĉirkaŭ la Lago de Sempach jam en la bronzepoko. Dum romia tempo en Sursee ekzistis fortigita Vicus, romia urbeto kun administraj kaj merkataj funkcioj. Per la urbrajtletero el la jaro 1299 la Grafoj de Kiburgo garantiis al Sursee la urborajton kaj aldonis al ĝi krom la jam ekzistanta merkatorajto aliajn privilegiojn.

En la jaro 1415 la lucernanoj konkeris la urbeton, tamen Sursee sukcesis konservi siajn privilegiojn ankaŭ sub la novaj regantoj. Ek de la jaro 1803 Surse estas la ĉefloko de la samnoma distrikto.

Famaj civitanoj[redakti]

En Sursee naskiĝis la 19-an de marto 1928 la famkonata katolika teologo kaj kritikanto de la papo kaj eklezio Hans Küng.

Vidu ankaŭ[redakti]

Ekstera ligilo   Distrikto Sursee

Eksteraj Ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo   Oficiala retejo de la urbo Sursee
Ekstera ligilo   Profilo de la komunumo sur la retejo de la kantono


Distrikto Sursee
Coat of arms of Sursee.svg
Sursee (distrikto) kaj Lago de Sempach viditaj de Pilato.jpg
Beromünster - Büron - Buttisholz - Eich - Geuensee - Grosswangen - Hildisrieden - Knutwil - Mauensee - Neudorf - Neuenkirch - Nottwil - Oberkirch - Pfeffikon - Rickenbach - Ruswil - Schenkon - Schlierbach - Sempach - Sursee - Triengen - Wolhusen
  • Kunlaboru en Commons Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Sursee