Survie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Survie
emblemo
organizaĵo
Komenco 1984 vd
Lando(j) Francio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo asocio laŭ leĝo de 1901
vdr

Survie (Transvivo en la franca) estas franca asocio kreita en 1984. Estris ĝin sinsekve François-Xavier Verschave, Odile Tobner, Jean Carbonare kaj hodiaŭ Fabrice Tarrit. Komence ĝi estis unika asocio kaj nun ekzistas Survie France (Transvivo Francio) kaj aliaj lokaj asocioj (regionaj aŭ departementaj) kiel Survie Rhône (Transvivo Rodano), Survie Savoie (Transvivo Savojo), ktp.

Laŭstatutaj celoj[redakti | redakti fonton]

La oficialaj celoj de la asocio estas :

  • disvolvi la aliron de ĉiuj al la mondaj publikbienoj ;
  • rejustigi la rilatojn inter Francio kaj Afriko ;
  • batali la banaligon de la genocidoj.

Inspiro kaj agadoj[redakti | redakti fonton]

La deveno[redakti | redakti fonton]

Marco Pannella, italo, estis unu el la kreintoj de la asocio dum la 1980-aj jaroj. En 1981 kun argentino Adolfo Pérez Esquivel kaj franco Jean Fabre, li kritikis la organizadon de «jaro de la infaneco» kiam multaj infanoj plu forpasas pro malsato kaj ke oni nur fermas strute la okulojn, disparoladas aŭ almozdonas pri ili. Laŭ ili estas pro politikaj problemoj kaj almozdono ne sufiĉas.[1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (france) Retejo de la asocio - Deveno de la asocio

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]