Apro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sus scrofa)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Apro
Zwijntje.JPG
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Suedoj Suidae
Genro: Suo Sus
Sus scrofa
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Leefgebied wild zwijn.JPG
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La apro estas sovaĝa porko, precipe (Sus scrofa), antaŭulo al la endomigita porko, kun kiu ĝi povas interfekundiĝi. La nomo devenas de la latina aper, apri.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tre simila al la porko, sed kun la postaj gamboj pli mallongaj ol ties, la korpo pli svelta kaj nazego taŭga por fosi. La felo estas grizebruna krom ĉe la novnaskitoj, striaj. La inoj pezas ĝis 60 kg dum la maskloj povas atingi 120 kg-ojn.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La apro originis en Eŭropo, norda Afriko kaj suda Azio kaj estis de tie enkondukita ankaŭ aliloke, ekz. en Usono por ĉasado. Alimaniere dirite, temas pri palearktisa kaj orientalisa specio kiun la homo disvastigis en aliajn ekozonojn. Oni trovas la specion i.a. en jenaj ekoregionoj : la borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj, la egeaj kaj okcident-turkaj sklerofilaj kaj miksaj arbaroj, la kopetdagaj duonarbaroj kaj arbarstepo, la luzonaj tropikaj pinaroj, la nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj, la orient-siberia tajgo kaj la zagros-montara arbarstepo.

Loĝmedio[redakti | redakti fonton]

La apro vivas en arbaroj aŭ en kamparaj medioj kun arbovicoj, kondiĉe ke ekzistu veproj por ripozi kaj akvo por kotumi. La forlaso de la kamparo en Eŭropo tre pelis ĝian multnombriĝon.

Biologio[redakti | redakti fonton]

La apro estas besto societa, kiu vivas en grupoj kies kerno estas la familia nukleo, patrino kun gefiloj. La maskloj plenaĝaj emas soleci. Ĝi estas malmigrema kaj ĉionvora. La idoj povas esti kaptataj de vulpoj (sed tio ne certas); ĝia sola natura malamiko estas la lupo.

Rilatoj kun la homo[redakti | redakti fonton]

La apro difektas la grundon fosante, kaj rikoltojn, precipe maizajn. Nerektaj certaj signoj de ĉeesto estas la renversigo de la herba radikaro en kampoj, kotaj flakoj kun kotkovritaj arboŝeloj ĉirkaŭe, piedsignoj kvarungaj (du grandaj, du malgrandaj, ĉi lastaj ne ofte videblaj). Por ĝin kontroli oni devas sin turni al la junuloj ĉar la ĉaso al plenaĝuloj, kiuj regas la grupojn, kaŭzas disgrupiĝon kun pliaj damaĝoj al kultivoj kaj forta multnombriĝo. Almenaŭ en Mezeŭropo la nombro de aproj plue forte kreskas, ekzemple en Germanio de 2008 ĝis la fino de 2013 je 26 procentaĵoj, kaj tio kvankam ĉasistoj ĉiujare mortigas kompare grandan kvanton de aproj: laŭ statistiko publikigita la 15-an de januaro 2014, en Germanio en 2013 ĉasiĝis iom pli ol 640 000 aproj, kaj taksiĝas ke sen tiu ĉasado la populacio en tiu lando dum du jaroj kreskus al 3 milionoj da bestoj.[1] Kialo por la ekologie favoraj vivkondiĉoj aparte en la modera klimata zono de Mezeŭropo estas la dum la lastaj jaroj kompare varmaj vintroj kaj la grandkvanta kultivo de maizo kaj kolzo, el kies kampoj la aproj dumnokte amplekse nutras sin. La tendenco estas tutmonda: Dum en Germanio la nombro de ĉase mortigitaj aproj inter la jaroj 1975 kaj 2014 kreskis je kvinoblo kaj en Aŭstrio eĉ je dekoblo, kompare ankaŭ en Japanio ĝi kreskis je kvaroblo,[1] kaj malgraŭ tiu kresko je ĉasado la apraj populacioj plukreskas en ĉiuj tutmondaj vivregionoj, kaj en Eŭropo, Azio, Ameriko kaj Oceanio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]