Susan Sarandon

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Susan SARANDON, origine: Susan Abigail TOMALIN (naskiĝis la 4-an de oktobro, 1946 en Novjorko) estas usona aktorino. La nomon Sarandon ŝi retenis el la (divorcita) edzeco kun la aktoro Chris Sarandon.

En sia kariero ŝi kvin-foje estis nomumita por la Oskaro kaj unufoje ŝi gajnis la premion: en 1996 pro Dead Man Walking.

En pluraj filmoj ŝi aperas kune kun sia longjara kunulo Tim Robbins. Ambaŭ estas ankaŭ politike aktivaj.

Listo de filmoj

  • Joe (1970)
  • The Front Page (1974)
  • Rocky Horror Picture Show (1974)
  • The Great Waldo Pepper (1975)
  • Pretty Baby (1977)
  • Atlantic City (1979)
  • The Hunger (1982)
  • The Witches of Eastwick (1986)
  • A Dry White Season (1988)
  • Bull Durham (1988)
  • Thelma & Louise (1991)
  • The Player (1992)
  • Lorenzo's Oil (1992)
  • The Client (1994)
  • Dead Man Walking (1995)
  • Twilight (1998)
  • Illuminata (1999)
  • Anywhere but Here (1999)
  • Joe Gould's Secret (2000)

Premioj

  • 1982: Nomumita por Oskaro pro Atlantic City
  • 1992: Nomumita por Oskaro pro Thelma & Louise
  • 1993: Nomumita por Oskaro pro Lorenzo's Oil
  • 1995: Nomumita por Oskaro pro The Client
  • 1996: Oskaro gajnita pro Dead Man Walking