Susan Sontag

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Susan SONTAG (naskiĝis la 16-an de januaro 1933, mortis la 28-an de decembro 2004 en la Novjorka hospitalo Sloan Kettering pro leŭkemio) estis usona socikritikistino kaj verkistino. Oni opinias ŝin unu el la plej influhavaj intelektuloj de Usono. Ŝi iĝis plej konata pro skriboj pri la sociaj antaŭjuĝoj kaj amaskulturo.

Ŝi scipovis legi jam trijaraĝa, estis studento 16-jara, patrino 19-jara (ŝia filo David Rieff estas konata verkisto). Ŝi divorcis en 1959 kaj poste neniam reedziniĝis. Ŝi translokiĝis 26-jara al Nov-Jorko, kie ŝi ekinstruis historion de religio en la Universitato de Columbia. Tiam ekaperis ŝiaj eseoj en la gazeto Partisan Review.

Ŝia unu studlaboro en 1964 vekis grandan atenton kaj ekde tiam estimo al ŝi nur kreskis, ĉar ŝi neniam timis kritiki la sociajn konvenciojn, tabuojn. Kvankam ŝiaj artistaj laboroj ekis grandan eĥon, la plej atentokaptaj estis ŝiaj politikaj deklaroj. Ŝi estis inter la unuaj, kiuj kritikis la Vjetnaman Militon. Ŝi skribis en 1967, ke „Usono baziĝas je genocido, je la nepridubebla supozo, ke la blankaj eŭropanoj rajtis okupi la kontinenton per la ekstermo de la indiĝenoj”. Post unu jaro ŝi veturis al Hanojo por kompreni la batalon de la vjetnamoj. Ŝi vizitis ankaŭ Kubon kaj petis simpation por la sistemo de Fidel Castro, sed ŝi tuj kritikis la sistemon, kiam oni enprizonigis la opozicianojn. En 1982 ŝi nomis komunismon faŝismo kun homeca vizaĝo, post la malpermeso de la pola grupo Solidareco. Tio kolerigis ŝiajn multajn maldekstrulajn amikojn. Ŝi apogis la Usonan envolviĝon en Balkanio.

La dekstruloj klasifikis ŝin kontraŭ-usonulo, kiam ŝi nomis — post la atako la 11-an de septembro 2001 — la teroristojn kuraĝaj. Ŝi kulpigis tiam ankaŭ Usonon, ĉar ĝi iĝis la sola superpotenco de la mondo, kiu malbone alianciiĝis.

Ŝi permesis al si, ke ĉe transpreno de premio en israela Jerusalemo ŝi kritikis la politikon de Israelo. Onidire, ŝi timis neniun kaj nenion.

Ŝi ĉiam serĉis en siaj verkoj la moralon, ne distingis akre la senton kaj penson. Ŝi skribis 17 librojn, kiuj aperis en 32 lingvoj (2004).

Ŝi okupiĝis ankaŭ pri reĝisorado.