Susana (Biblio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Susana kaj la maljunuloj, de Alessandro Allori.


Susana kaj la maljunuloj, de Artemisia Gentileschi.
Susana kaj la maljunuloj, de Guercino.

Susana, Susano, SuzanaSuzano, krom persona nomo (el la hebrea שׁוֹשַׁנָּה), estas ankaŭ heroino de la rakonto de la ĉapitro 13a de la libro de la profeto Danielo. Susana, edzino de Joakim, estis objekto de la seksama deziro de du maljunuloj de la juda komunumo de Babilono. Ili ŝin surprizis en la ĝardeno de ŝia domo dum ŝi sin banis kaj ŝin minacis ŝin akuzi pri adulto se ŝi ne cedu al iliaj deziroj. Ŝi rifuzis kaj ili procesie atestis ke ŝi adultis kun nekonata junulo: kaj Susana estis mortkondamnita pro adulto. Sed dum ŝin oni kondukis al porekzekuta loko, ekprezentiĝis profeto Danielo kiu kontestis la juĝon kaj la atestantojn kaj kiam li enkete demandis la atestantojn, la malvero de la akuzo estis malkovrita kaj la du maljunuloj mortokondamnitaj. (v. Biblio, editorita de Ikue kaj Keli, kun la ciklo de Susana tradukita de Gerrit Berveling, p. 1039).

Oni diris ke rakonto pri Susana estas la unua detektivromano de la mondo. Fakte, tiu ĉi estas unu el la bibliaj eroj plej fascinaj, vidpunkte de la rakonta stilo. Sed evidente temas pri rakonto tute imagita, kun dramo kaj suspenso. Ĝi prezentas la temon, same kiel en la prisaĝa literaturo, de la senkulpeco kaj de la malico punita. Kelkaj fakuloj opinias ke ĝia celo estas plipreciza kaj ke ĝi estis adresita, kiel mirindaĵo, por evidentigi la misuzojn de la juĝa procedo.

La ĉapitro 13a de Danielo ne ekzistas en la hebrea biblio kaj ne troviĝas en la hebrea kanono kaj en tiu protestanta (kiu sekvas tiun hebrean), dum estas akceptita kiel kanona de la ceteraj kristanaj eklezioj. Eble Danielo ne estis la origina protagonisto de la rakonto kaj tio fariĝis kiam oni ĝin aldonis al tradicia Daniela libro. Oni opinias ke la aŭtoro estis judo greke verkanta kvankam, eble, el modelo hebrea. Pri la epoko de ĝia apero ne eblas asigni daton se ne ke ĝi aperis post la verkado de Danielo mem.

Historio de la teksto[redakti | redakti fonton]

La greka teksto alvenis al oni en du versioj: en la Septuaginto ĝi gastas nur ĉe la Kodekso Kisiano; la versio de Teodoziono ĉeestas en la katolikaj biblioj. En certaj antikvaj biblioj ĝi okupas la unuan postenon en la libro de Danielo, Sankta Hieronimo ĝin metis ĉe la fino de la libro, loko kiun moderne oni listigas kiel ĉapitro dektria. La unuaj kristanoj konsideris tiun Danielan eron kanona, krom Julio Afrika, dum Origeno observis ke la judoj ĝin kaŝis (kiel apokrifaĵon), sed ĝis nun ne ekzistas informoj pri la sinteno de la unua judismo.

La Ĉasta Susana en ikonografio[redakti | redakti fonton]

Pro la edifa karaktero de la rakonto kaj ĝia feliĉa finiĝo, la epizodo de la ĉasta Susana facile fariĝis ikonografia objekto ekde la mezepoko. La rakontaĵo en la 17a jarcento en katolikaj landoj fariĝis "Susana kaj la maljunuloj", eble ankaŭ pro tio ke, krom ekzemplo de virto, ĝi permesis reprezenti kaj montri virinan nudon. Fakte, se iuj pentristoj evidentigis la dramon, aliaj altiris la atenton sur la nudon ĝis tute elimini la maljunulojn kiel videblas en pentraĵo de Francesco Hayez (National Gallery, Londono).

Ankaŭ literaturaj artoj el ĝi inspiriĝis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Biblio, editorita de Ikue kaj Keli, kun la ciklo de Susana tradukita de Gerrit Berveling, p. 1039
  • Nova Vulgato
  • John L. Mc Kenzie, Dictionary of the Bible
Susana kaj la maljunuloj, de Albrecht Altdorfer

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]