Suscévaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suscévaz
Blazono de Suscévaz
Blazono de Suscévaz
Blazono de Suscévaz
Suscévaz
Suscévaz
Suscévaz
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 45′ 51″ N 6° 34′ 40″ O / 46.76417 °N, 6.57778 °O / 46.76417; 6.57778 (mapo)Koordinatoj: 46° 45′ 51″ N 6° 34′ 40″ O / 46.76417 °N, 6.57778 °O / 46.76417; 6.57778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 194
Areo 4,15 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 1437
Komunumkodo 5930
Mapo de Suscévaz
Mapo de Suscévaz
Situa mapo de Suscévaz
vdr

Suscévaz estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 194 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Suscévaz situas ĉe la norda flanko de la Orbe-Ebenaĵo en la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn okcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. En sudo la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la suda flanko de la kanaligita rivero Thielle, kiel nomiĝas la suba parto de Orbe antaŭ la alfluo al la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Suscévaz, la setlejoj Grange Décoppet, La Léchère kaj La Rate, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,15 km², de kiuj 9,2% estas kovritaj de arbaro, 84,1% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Suscévaz limas en nordo al Champvent, en nordoriento al Chamblon, en oriento al Treycovagnes, en sudo al Ependes, kaj en okcidento al Mathod.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Suscévaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Yverdon-les-Bains al Mathod. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 5 kilometrojn orientnordoriente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains, al la svisa aŭtovojo A9 6 kilometrojn okcidente de la komunumo apud Orbe, kaj al la svisa aŭtovojo A1 7 kilometrojn sudsudokcidente de la komunumo apud Chavornay.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Suscévaz datiĝas el la jaro 1140 kiel Subsilva. Dum mezepoko la loko unue apartenis al la Abatejo Lago de Joux kaj poste al la Senjorujo Champvent. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Suscévaz apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]