Suseni (Mureş)
El Vikipedio
Suseni (Mureş) susenj (hungare: Marosfelfalu maroŝfelfalu, germane:Pranzdorf) estas komunumo en Rumanio norde de Reghin. Administre apartenas al ĝi Luieriu.
Enhavo |
Loĝantaro [redakti]
En 1910 ĝi havis 1228 loĝantojn (hungaroj, rumanoj) kaj en 1992 1461 (rumanoj, 47% hungaroj).
Historio [redakti]
Ĝia unua skriba mencio estas en 1319. En mezepoko ĝi estis hungara-saksa vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda).
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Gravaj personoj [redakti]
- László Szabolcska (12-a de novembro 1897 - Budapest, 11-a de novembro 1957): literaturhistoriisto, reformita eklezia verkisto.