Memoraĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suveniro)

Ne konfusiĝu kun Memoraĵoj, rakonto kiun faras homo de sia vivo aŭ de iu periodo de ĝi.


Memoraĵo (aŭ suveniro) estas objekto, kiun oni kunportas de ie kaj poste gardas ĝin por memori certan okazaĵon, lokon aŭ personon. Ŝatataj memoraĵoj estas ekzemple tasoj, T-ĉemizoj, cindrujoj ktp kun nomo aŭ bildo de la vizitata loko, aŭ malgrandaj kopioj de famaj konstruaĵoj kiel la Eifela turo de Parizo, la Piza turo de Pisa, la Piramidoj de Egipto, ktp. En multaj turismaj lokoj vendado de memoraĵoj iĝis grava monfonto por la lokaj loĝantoj.

Oni enkalkulas inter la plej malnovaj turismaj suveniroj la tiel nomata Jakoba pekteno el la Jakoba Vojo.