Suverenismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Suverenismo estas politika doktrino subtenanta la akiron aŭ la konservon de politika aŭtonomio de lando aŭ regiono en la plenumo de suvereneco. Ĝi kontraŭstaras federalismon, kaj proksimas al la sendependismaj movadoj.

Politika doktrino[redakti | redakti fonton]

Regiona aŭ nacia suverenismo[redakti | redakti fonton]

Por ekzemplo, lando aŭ regiono, kiu deziras poltikan, teritorian aŭ ekonomian sendependecon, sopiras al suvereneco.

Lando, kiu deklaras sin suverena, kapablas mem decidi kaj respondeci.

Vastiĝinta ideologio[redakti | redakti fonton]

Multaj teritorioj postulas iun formon de suvereneco. En Skotlando kaj en Nord-Irlando, politikaj movadoj provas akiri sendependecon de la Unuiĝinta Reĝlando. Eŭskio kaj Katalunio postulas sian suverenecon fronte al Hispanio kaj Francio. La nordo de Italio havas sendependisman movadon politike reprezentatan per la Norda Ligo. Nov-Kaledonio, Franca Polinezio kaj Korsiko havas sendependismajn movadojn fronte al Francio. Haudenosaunee de la konfederacio Haudenosaunee postulas sian suverenecon fronte al Kanado kaj Usono kaj eĉ faris oficialan peton al la UNO por tio. Sendependisma movado ekzistas ankaŭ en Tajvano.

Suverenismo en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

En Ameriko[redakti | redakti fonton]

En Kanado[redakti | redakti fonton]

En Kanado, la ĉefa videbleco de suverenisma ideologio estas en la provinco Kebekio. La Suverenisma Movado de Kebekio celas starigi Kebekion kiel suverena ŝtato, sendependa de la kanada konfederacio.

En Eŭropo[redakti | redakti fonton]

En la Eŭropa Parlamento[redakti | redakti fonton]

Se, en la pasinteco, estis politikaj frakcioj en la Eŭropa Parlamento, kiuj asertis sin suverenismaj, ekde la balotoj de 2009, neniu frakcio reprezentas tiun ideologion[1].

Iuj movadoj volas movon de la suvereneco de la nacia nivelo al la supernacia nivelo, kiel Newropeans.

En Francio[redakti | redakti fonton]

Suverenismo aktivas por « Eŭropo de nacioj », por la respekto de la diferencoj kaj aŭtonomio de ĉiuj landoj. Ĝiaj apogantoj nomiĝas eŭroskeptikistoj - opone al la eŭropaj federalistoj kiuj deziras la Unuiĝintajn Statojn de Eŭropo - kaj aktivas por integrita federala Eŭropo. Ekzemple oni povas klasigi "suverenistaj" la sekvantajn partiojn: Movado por Francio, Ekstaru La Respubliko kaj Rassemblement pour la France.

Suverenismo klare oponas al ĉiu ideo de federalismo interne de la lando, rifuzante kaj malcentralizon kaj agnoskon de la malplimultaj lingvoj parolataj sur la franca teritorio[2]. Ĝi tiel oponas al la kebekia suverenismo kaj fronte al la eŭskaj, korsikaj kaj kataluniaj suverenismoj.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Aldonaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]