Svahiloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Svahilo)
sunaismo
Svahiloj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Viro de svahila etno

Svahiloj (svahile Waswahili) estas etna grupo kaj kulturo situanta sur orienta marbordo de Afriko, ĉefe en la marbordaj regionoj kaj insuloj de Kenjo, Tanzanio kaj norda Mozambiko. Laŭ JoshuaProject, la nombro da svahiloj estas 1 328 000.[1] La nombro da homoj, kiuj parolas la svahilan lingvon, tamen estas ĉirkaŭ 90 milionoj.

La religio de ĉi tiu etno estas islamo kaj la plej multe parolataj lingvoj estas, krom la samnoma lingvo, la portugala, la angla kaj la franca. Etnoj rilatigitaj estas la Kikujoj, Makondoj kaj Ŝirazoj.[2]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Svahiloj, ĉ. 1890

La vorto svahiloj devenas de la angla vorto swahili, kaj tiu de la araba sawāḥil, pluralo de sāḥil, "marbordo", kiu aplikiĝis al la loĝantoj de la marbordoj kun kiuj komercis la arabaj maristoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Swahili people listing - JoshuaProject. Alirdato 28 de aŭgusto 2007 (angle)
  2. East Africa Living Encyclopedia (angle). Alirita 5 de januaro de 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Suajili en la hispana Vikipedio.