Svalbardo
Svalbardo | |||||
---|---|---|---|---|---|
insularo • integrita transmara teritorio • unua-nivela administra teritoria unuo • nenies tero | |||||
Akvejo | Arkta Oceano | ||||
Geografia situo | 77° 50′ N, 19° 50′ O (mapo)77.83333333333319.833333333333Koordinatoj: 77° 50′ N, 19° 50′ O (mapo) | ||||
| |||||
Nombro de insuloj | pli ol 400 insuloj kaj Schären[1] | ||||
Ĉefa insulo | Spitzbergen | ||||
Tuta areo | 61 022 km² | ||||
Loĝantoj | 2 698 (1-a de Juliio 2013[2]) | ||||
Mapo de Svalbardo | |||||
| |||||
Svalbardo kaj Janmajeno estas insularo en Nord-Eŭropo, kiu administre estas ekstera teritorio de Norvegio. Krom la insuloj Svalbardo kaj Janmajeno la areo kovras iujn pli malgrandajn insuletojn. La insularo havas sume 2 500 loĝantojn. Ili parolas la norvegan kaj la rusan lingvojn. La landokodo estas SJ.
En la Svalbarda traktato Norvegio akiris limigitan suverenecon pri la insuloj en 1920. Ĝis tiam eĉ la norvegoj uzis la nomon Spicpergoj por tiu insularo. Laŭ la traktato, Norvegio permesas ekonomian uzon de la insuloj por ĉiuj subskribitaj ŝtatoj.
Svalbardo havas areon de 62 050 kvadrataj kilometroj. Gravis sur Svalbardo mineja industrio (karbo), sed la minejoj pli kaj pli elĉerpiĝas, lasante lokon al turismo. La Svalbarda naturo ja estas eksterordinara, kun interalie arkta urso. Ĉiuj kiuj eksteriris la ĉefurbon Longjarurbo devas kunporti pafilon. Estas pli da aktaj ursoj (3 000) ol homoj (2 500) sur la insulo.
Janmajeno havas areon de 373 kvadrataj kilometroj. Tie loĝas nur kelkaj sciencistoj.
Janmajeno estas parte kovrita de glaciejo, kaj tie troviĝas la sola aktiva vulkano en Norvegio.
La insularo Svalbardo 80° 45′ N 20° 35′ O / 80.750 °N, 20.583 °O (mapo)plej norda punkto de Eŭropoplej norda punkto de Eŭropo konsideriĝas la plej norda punkto de Eŭropo.
Referencoj
- ↑ Norwegian Polar Data (2011-00-00). Place names in Norwegian polar areas (angle). Norwegian Polar Institute. Alirita 2013-09-12.
- ↑ Even Høydahl, Øivind Rustad (2013-09-24). Population of Svalbard, 1 July 2013 (angle). Statistics Norway's Information Centre. Alirita 2013-12-14.