Svami Purnananda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svami Purnananda
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1834 (1834-09-14)
Morto 29-an de aprilo 1928 (1928-04-29) (93-jaraĝa)
vdr
Svami Purnananda

Svami Purnananda, svamia guruo Purnananda Paramahamsa (devanagara alfabeto स्वामी गुरु पूर्णानन्द परमहंस, transliterumo svāmī guru pūrṇānanda pāramahaṃsa, traduko pūrṇānanda=tuta feliĉo) (naskiĝis la 14-an de septembro 1834 en Orienta Bengalo, mortis la 29-an de aprilo 1928 apud Ĉitagongo) – barata guruo el la joga tradicio nomata Aĝapa Jogo. Fondinto kaj la unua guruo de tiu ĉi tradicio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Periodo antaŭ vizito en la aŝramo de sidhoj

Patro de Purananda estis Sanaram Das, bienulo kaj kuracisto praktikanta ajurvedon, kaj lia patrino estis Alka Sundari. Li naskiĝis en malgranda vilaĝo Maligram en la distrikto Faridpur, nuntempa Bangladeŝo. Tiutempe en Barato finiĝas musono, tial li ricevis la nomon Basanta. Basanta (aŭ Vasanta) signifas unu el 6 sezonoj, ekvivalenta al la eŭropa printempo. Post studoj en universitato en ĉefurbo de la distrikto, trovis postenon de lerneja direktoro en Raĝŝaho. Serĉante spiritecan scion aliĝis al hinduisma movado de reformistoj Brahma Dharmo. Kiel persono bone edukita kaj tre elokventa iĝis tre populara ene de la movado. Dum unu renkonto, en kiu krom granda kvanto de aŭskultantoj partoprenis grupo de saduoj, Basanta renkontis sanktulon nomatan Urd Bahu, kiu siajn manojn tenis ĉiam super la kapo. Basanta estis grande impresita pro lia spirita scio. Petis lin pri inico, sed Urd Bahu rifuzis indikante Svamion Brahmanandaĝi el Sundarbans en Bengalio, kiel la homon, kiu kapablos doni al li la inicon. Basanta atinginte la urbon petis tiun ĉi realiĝintan guruon pri ĝi, sed tiu instruis lin, ke se li serĉas la veran kvieton povas tion trovi nur en la granda, legenda, kaj samtempe sekreta aŝramo de sidhoj en la tibeta parto de Himalajo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]