Svatý Kopeček (Olomouc)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svatý Kopeček
germane Heiligenberg
urba parto
Svatý Kopeček: vido al premonstrata monaĥejo kun Baziliko de Ĉielvizito de Virgulino Maria
Oficiala nomo: Svatý Kopeček
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Olomouc
Historia regiono Moravio
Parto de Hanakio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 228 2011
Situo Svatý Kopeček
 - alteco 393 m s. m.
 - koordinatoj 49° 37′ 47″ N 17° 20′ 26″ O / 49.62972 °N, 17.34056 °O / 49.62972; 17.34056 (mapo)
Katastro 2,01 km² (201 ha) Svatý Kopeček
Loĝantaro 801 (2021)
Denseco 398,51 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 779 00
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Olomouc
Situo enkadre de Olomouc
Situo enkadre de Olomouc
Vikimedia Komunejo: Svatý Kopeček
Portalo pri Ĉeĥio

Svatý Kopeček (germane Heiligenberg) estas historia municipo, nun urba kvartalo, pilgrimloko kaj katastra teritorio nordoriente de la statuta urbo Olomouc en Ĉeĥio. Ĝi estas malproksima proksimume 7 km de la urbocentro de Olomouc kaj ĝi servas kiel refreŝigeja loko de loĝantoj de Olomouc. Supermara alteco de Kopeček mem estas 393 m s. m. Troviĝas ĉi tie Zoologia ĝardeno Olomouc kaj Baziliko de Ĉielvizito de Virgulino Maria, ĉe kiu ĉiujare okazas grandaj pilgrimoj. Vivas ĉi tie 801 loĝantoj (2021).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869605
1880627
1890597
1900659
1910789
1921791
JaroLoĝantoj
1930907
1950905
1961822
1970789
1980931
1991843
JaroLoĝantoj
2001794
2011792
2021801

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Svatý Kopeček estas naskoloko de Karel Svolinský (1896–1986), nacia artisto, pentristo kaj grafikisto. Restadis ĉi tie ankaŭ Jiří Wolker, kiu en la jaro 1921 verkis poemon Svatý kopeček. Kreis ĉi tie ankaŭ belartistoj Bohumír Dvorský, Stanislav Menšík kaj Cyril Bouda, skulptisto Josef Stárek, verkisto Stanislav Krejčí kaj aliaj. La 14-an de novembro 1955 ĉi tie mortis pentristo Jindřich Lenhart, sur lia tombo estas skribaĵo "Ĉi tie mortis pentristo, kiu amis tiun ĉi regionon". La 20-an de aŭgusto 1975 ĉi tie mortis ankaŭ verkisto Oldřich Králík.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]