Sveda elmigrado al Usono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vaporŝipo elirante el Göteborg, direkte al Britio kaj Ameriko (1905).
Svedaj elmigruloj amasiĝas en ŝipon. (ĉ. 1800)

Dum la sveda elmigrado al Usono de la 19-a kaj 20-a jarcentoj, proksimume 1,3 milionoj da svedoj eliris el Svedio kaj transloĝiĝis al Usono. La ankoraŭ sovaĝaj landoj de la usona okcidenta limo ŝajnis ja kiel magneto al ĉiuj kamparaj malriĉuloj el Eŭropo, sed svedan elmigradon precipe favoris pluraj aliaj elementoj. La religia persekutado praktikata de la lutera ŝtateklezio de Svedio estis ekzemple konsiderinda kaŭzo, samkiel la socia konservativismo kaj la tiel nomita "snobismo" de la sveda monarkio. Kreskanta loĝantaro kaj malsukcesaj rikoltoj pli kaj pli malbonigis vivkondiĉojn en la sveda kamparo. Tute kontraste, la unuaj svedaj elmigruloj bildigis al siaj samlandanoj mezokcidentan Amerikon kiel surteran paradizon : ili laŭdis la religian kaj politikan liberecon en Usono, kaj altestimis la eblecon de pliriĉiĝo por ĉiu laborema elmigrulo.

La sveda elmigrado al Usono spertis sian klimakson dum la jardekoj tuj post la Usona Enlanda Milito (18611865). Laŭ la usona censo de 1890, la sveda-usona loĝantaro jam nombris preskaŭ 800 000 homojn. Multaj el tiuj elmigruloj tre klasike fariĝis pioniroj, polurante kaj kultivante la vastajn herbejojn de Ameriko, dum aliaj restis en la urbegoj, precipe en Ĉikago. Junaj svedaj fraŭlinoj kutime forlasis agrikulturan laboron en la sveda kamparo por fariĝi domservistinoj en usonaj urboj. Multaj prosperaj sveddevenaj usonanoj vizitis sian patrolandon fine de la 19-a jarcento, kaj iliaj raportoj jam evidentigis diferencojn koncerne morojn inter eŭropaj kaj amerikaj svedoj : kelkaj el ili unue intencis reveni hejmen por emeritiĝi en Svedio, sed poste senreviĝis pro tio, kion ili konsideris kiel aroganta aristokratio, degradita kaj kruda laborklaso kaj manko de respekto al virinoj.

Post nedaŭra falo en la 1890-aj jaroj, elmigrado denove kreskis tiel multe, ke tio kaŭzis nacian zorgon en Svedio. Larĝa parlamenta komisiono pri elmigrado estis kreita en Svedio en 1907. Ĝi proponis sociajn kaj ekonomiajn reformojn, cele al la malpliigo de elmigrado, per la "alporto de la plej bonaj aspektoj de Ameriko al Svedio". La ĉefaj proponoj de la komisiono rapide efektiviĝis: universala virseksa voĉdonrajto, pli bonaj loĝejoj, ĝenerala ekonomia disvolviĝo kaj pli larĝa, popola edukado. La efiko de tiuj reformoj restas malfacile taksebla, ĉar la Unua mondmilito, kiu draste malpliigis transatlantikajn migradojn, komencis nur unu jaron post la eldoniĝo de la lasta volumo fare de la komisiono. Ekde la mezaj 1920-aj jaroj, jam ne plu estis masiva sveda elmigrado al Usono.

Frua periodo: la sveda-amerika revo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Nova Svedio

Mapo de Nova Svedio (1638-1655)

La Sveda Okcidenthinda Kompanio kreis kolonion ĉe la rivero Delavaro en 1638, kaj nomis ĝin "Nova Svedio" (Nya Sverige). Sed Nova Svedio montriĝis la plej malgranda kaj la plej nedaŭra el ĉiuj eŭropaj koloniaj imperioj: ĝi maksimume entenis nur 600 svedajn aŭ finnajn kolonianojn (Finnlando tiam apartenis al Svedio). La teritorio estis cedita al Nova Nederlando en 1655. La idoj de la originalaj kolonianoj malgraŭe pluparolis la svedan lingvon ĝis la fino de la 18-a jarcento.

La historiisto H. Arnold Barton opinias, ke la malsukcesa epizodo de Nova Svedio estis tamen tre signifa pro tio, ke ĝi vekis fortan, longdaŭran intereson pri Ameriko en Svedio. La amerika kontinento estis ekde tiam rigardita de svedoj kiel la simbolo de klerismo kaj libereco, kaj tiel fariĝis idealo por la svedaj liberalistoj. Ilia admiro pri Ameriko kombinis kun ilia kredo, ke iam estis en Svedio "ora aĝo", dum kiu ĉiu norda homo ĝuis liberecon: la antikvaj, eternaj "svedaj valoroj", supozeble koruptitaj de eksterlandaj influoj, kapablus iliaopinie renoviĝi en la Nova Mondo. Tio longe restis kerna temo de la svedaj kaj svedaj-amerikaj diskutoj pri Ameriko, kvankam la difino mem de tiuj "eternaj" valoroj konstante ŝanĝiĝis. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj, multaj svedoj deziris plian religian liberecon, kaj konsekvence ili ofte prezentis Amerikon kiel la plej embleman rifuĝejon de ĉiuj kredoj. Ekde la 19-a jarcento, politikon oni pli emfazis ol religio: la plej liberspiritaj civitanoj de la rigora, konservativa sveda reĝlando admiris la respublikan registaron kaj la homajn rajtojn de Usono. Komence de la 20-a jarcento, la sveda-amerika revo eĉ rilatis al la usona Sociala Ŝtato, kiu ŝajne zorgis pri la bonstato de ĉiuj civitanoj. Baze de tiuj variaj vidmanieroj ĉiam restis la esenca koncepto pri Ameriko: tiu de la lando de senlima individuismo[1].

La svedaj debatoj pri Ameriko ĉefe restis teoriaj antaŭ la 19-a jarcento, ĉar ankoraŭ tre malmultaj svedoj havis oportunon por vojaĝi tien. Elmigrado estis kontraŭleĝa, kaj densa loĝantaro estis rigardita kiel la precipa riĉeco de nacioj[2]. Sed la sveda loĝantaro duoblis inter 1750 kaj 1850[3]: ĉar la loĝantaro kreskis pli rapide ol ekonomia disvolviĝo, aperis timoj pri ekscesa loĝantaro, surbaze de la tiam influa teorio de Thomas Malthus. En la 1830-aj jaroj, la leĝoj kontraŭ elmigrado estis do forigitaj[4].

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Amasa eŭropa elmigrado[redakti | redakti fonton]

Ekis en la 19-a jarcento grandskala elmigrado el Eŭropo al Usono, precipe el la britaj insuloj kaj Germanio komence de la jarcento. Post 1850 tute male amasiĝis elmigruloj el Nord-, Sud- kaj Mez-Eŭropo. Por studadi la kaŭzojn de tia amasa eŭropa elmigrado al Ameriko, oni uzadis komplikajn statistikajn metodojn[5]. La plej akceptata teorio restas la analizo fare de H. Jerome en 1926 pri la "puŝ- kaj tir- faktoroj" (anglalingve push and pull), respektive generitaj de Eŭropo kaj Usono. Jerome evidentigis, ke la ekonomia disvolviĝo de Usono pli influis la fluktuadon de elmigrado ol tiu de Eŭropo, kaj do determinis, ke la tir-faktoro pli gravis ol la puŝ-faktoro[6]. La tezo de Jerome estis abunde kritikata kaj kontestata, sed restas la bazo de la plejmultaj verkoj pri tiu temo[7][8].

La proprecoj de 19-a jarcenta elmigrado el la skandinavaj landoj - Finnlando, Svedio, Norvegio, Danio kaj Islando - estis okulfrape diversaj. Amasa elmigrado el Nord-Eŭropo ekis en Norvegio, kiu cetere konservis la plej altan procenton tra la tuta jarcento. Sveda elmigrado komencis en la fruaj 1840-aj jaroj kaj rapide atingis la trian plej altan procenton en Eŭropo (post Irlando kaj Norvegio). Danio konstante spertis malmultan elmigradon, dum Islando spertis malfruan starton sed rapide atingis nivelon kompareblan al tiu de Norvegio. Finnlando, kies amasa elmigrado ne ekis antaŭ la malfruaj 1880-aj jaroj, estas kutime rigardata kiel parto de la orient-eŭropa ondo[7].

Trairante la Atlantikon[redakti | redakti fonton]

La Elmigruloj, fare de Knut Ekwall (1843-1912) bildigas transatlantikan vojaĝon. Nekonata dato.

La unuaj eŭropaj elmigruloj devis vojaĝi en la holdoj de atlantikaj komercŝipoj. Poste, danke al la majstreco de vaporo, aperis en la 1860-aj jaroj efikaj, transatlantikaj transportiloj specife dediĉitaj al pasaĝeroj. La sistemo baziĝis sur gigantaj pasaĝerŝipoj, administritaj de kelkaj internaciaj firmaoj kiel Cunard, White StarInman. Pro la rapideco kaj la enhaveco de tiuj larĝaj vaporŝipoj, la biletoj progrese fariĝis malpli kostaj. El la svedaj havenurboj Stokholmo, Malmö kaj Göteborg, la transportkompanioj proponis variajn vojplanojn: kelkaj el ili entenis multajn vojaĝetapojn komence de la ŝipveturo, kio do implicis longan, tedan vojaĝon surmaran kaj surteran. Nordgermanaj vojaĝagentejoj ekzemple uzadis la marveturan linion Stokholmo-Lubeko por transporti svedajn elmigrulojn al Lubeko, el kie la pasaĝeroj devis per trajno atingi HamburgonBremenon. Ili tiam devis enŝipiĝi en ŝipojn direkte al la britaj havenoj SouthamptonLiverpool, kie ili finfine povis trovi unu el la grandaj transatlantikaj ŝipoj irantaj al Novjorko. Sed plejmultaj el la svedaj elmigruloj fakte vojaĝis el Göteburg ĝis Hull (Britio) sur ŝipoj de la kompanio Wilson kaj sekve trairis Brition pertrajne ĝis Liverpool[9].

Pli poste en la 19-a jarcento, la ĉefaj transportkompanioj kutimiĝis financi la agentejojn de svedaj elmigruloj, kaj cetere pagis por amasa propagando favorante elmigradon. Plejmulte el tiuj reklamoj - ĉefe prospektoj - estis produktitaj en Usono de aferistoj pri elmigrado. Al la propagando kaj reklamoj de la transportkompanioj ofte riproĉis svedaj aristokratoj la ekscesan nombron da elmigruloj: la altklasuloj de Svedio ja pli kaj pli maltrankviliĝis pro la progresa fuĝo de la agrikultura manlaboro eksterlanden. Estis tiam en Svedio tre diskonata opinio, ke la ĉefaj kaŭzoj de tia amasa elmigrado simple estis malkostaj biletoj kaj reklamoj: historiistoj nuntempe havas kontraŭdirajn argumentojn koncerne la gravecon de tiuj faktoroj. Brattne kaj Åkerman ekzamenis la reklam-kampanjojn kaj la prezon de la biletoj: ili determinis, ke tio eble formis trian forton krom la tradiciaj puŝ- kaj tir-faktoroj. Sed ili ankaŭ konkludis, ke nek reklamoj nek biletoj havis fundamentan influon sur sveda elmigrado. Kvankam la kompanioj ĝis hodiaŭ rifuzas malkaŝi siajn arkivojn al serĉistoj, la malmultaj disponeblaj fontoj indikas, ke la biletprezo ja falis en la 1880-aj jaroj, sed restis nenormale altaj pro la agado de karteloj[10]. Tute kontraŭe, H. Arnold Barton opinias, ke la kosto de transatlantika vojaĝo draste falis inter 1865 kaj 1890, tiel kuraĝigante malriĉajn svedojn elmigri[11]. La verkoj de Brattne kaj Åkerman plie evidentigis, ke la prospektoj senditaj de la kompanioj al Svedio plejofte ne laŭdis vivkondiĉojn en la Nova Mondo, sed simple emfazis la komforton kaj avantaĝojn de iu kompanio. La priskriboj koncerne vivon en Ameriko ne estis precipe grandiozaj, kaj la ĝeneralaj konsiloj al la elmigruloj estis mallongaj kaj tre konkretaj. Eĉ la gazetreklamoj, tro ofte eldonitaj, emis fariĝi ripetemaj kaj stereotipaj[12].

Meza 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La elmigruloj fare de S. V. Helander (1839-1901): juna farmisto deteniĝeme adiaŭas siajn amikojn kaj parencaron.

Sveda elmigrado al Usono komencis printempe de 1841, per la foriro el la universitato de Upsalo de la freŝdate diplomita Gustaf Unonius (1810-1902), kune kun lia edzino, servistino kaj du studentoj. Tiu malgranda bando fondis kolonion, kiun ili nomis Nova Upsalo, proksime al Pine Lake en Viskonsino. La kolonianoj komencis poluradi la ĉirkaŭan, sovaĝan naturon, kaj montriĝis plenaj je entuziasmo pro tia landlima vivo en "unu el la plej belaj valoj de la tuta mondo"[13]. Unonius poste transloĝiĝis al Ĉikago, kaj rapide senreviĝis pri vivo en Usono, sed liaj fruaj, laŭdaj raportoj pri la simpla kaj virta pionira vivmaniero de la kolonianoj, eldonitaj en la liberala sveda gazeto Aftonbladet, jam ekis altiri la svedojn okcidenten.

La amasan fuĝon de la svedoj antaŭ ĉio kaŭzis ekonomiaj, politikaj kaj religiaj faktoroj, kiuj precipe frapis la kamparan loĝantaron. Eŭropo tiam spertis gravan ekonomian recesion: en Svedio, rapida kresko de la loĝantaro kaj pluraj, malsukcesaj rikoltoj kaŭzis, ke la kamparanoj – almenaŭ tri kvaronoj de la loĝantoj – pli kaj pli malfacile vivtenis sin per siaj etaj agrikulturaj terenoj. Kamparaj vivkondiĉoj estis precipe neelteneblaj en la roka, severa provinco Småland, kiu fariĝis la geografia kerno de sveda elmigrado. Amerika Mez-Okcidento estis kvazaŭ la agrikultura kontraŭo de Småland ĉar, raportis Unonius en 1842, "pli proksime ol iu ajn alia lando en la mondo plenumiĝas tie la idealo, laŭ kiu naturo intencas la feliĉon kaj la komforton de homaro"[14]. La mezokcidentaj herbejoj estis ampleksaj, produktodonaj kaj poseditaj de la usona registaro. Ekde 1841 kaj konforme al la Preemption Act (kiun poste anstataŭis la Homestead Act), la terenoj estis ekvenditaj al farmistoj, po 1,25 dolarojn por akro. La malkostaj, fekundaj landoj de Ilinojo, Iovao, Minesoto kaj Viskonsino nerezisteble altiris la senterajn, malriĉajn kamparanojn de Eŭropo. Ili ankaŭ altiris pli bonstatajn, jam establitajn farmistojn.

La politika libereco de la usona respubliko montriĝis tutsame altirema. La kamparanoj de Svedio viciĝis inter la malplej analfabetaj el la tuta Eŭropo, kaj do sufiĉe bone komprenis la egalecajn kaj radikalajn ideojn, kiuj skuis Eŭropon en la 1840-aj jaroj[15]. La tiama konflikto inter sveda liberalismo kaj la monarkista reĝimo vekis la politikan konsciencon de la mizeruloj, multaj el ili sopirante al Usono por plenumi ilian respublikan idealon.

Sveda propagando kontraŭ elmigrado. Videblas la idilia, perfekta Ameriko unue fantaziita de iu koloniano nomita Per Svensson (maldekstre) kaj lia reala vivo en malamika ĝangalo, kie li estas minacata de pumo, granda serpento kaj sovaĝaj Indianoj, kiuj skalpas kaj senintestigas homon. (1869)

Religiaj nekonformistoj cetere suferis de la subpremo de la lutera, sveda ŝtateklezio. Multaj konfliktoj inter lokaj kredantoj kaj novaj eklezioj fariĝis precipe eksplodemaj en la kamparo, kie ĉefe agadis pietistaj grupoj, malgraŭ la kontrolo de la lokaj policistoj kaj de la paroĥaj pastroj. La oficiala persekutado de kontraŭleĝaj kredoj ofte kaŭzis la elmigradon de tutaj grupoj da pietistoj, kiuj intencis fondi siajn proprajn spiritajn komunumojn en la Novan Mondon. La plej multnombra grupo da tiaj nekonformistoj estis la 1.500 disĉiploj de Eric Jansson, kiuj elmigris en la malfruaj 1840-aj jaroj kaj fondis komunumon en Bishop Hill (Ilinojo)[16].

Tre rapide eldoniĝis la unua gvidlibro por svedaj elmigruloj en 1841, tio estas en la sama jaro, kiam elmigris Unonius. Naŭ pliaj manlibroj aperis inter 1849 kaj 1855[17]. Usonaj firmaoj sendis agentojn al Svedio por rekte rekruti tie signifan nombron da arbohakistoj kaj fer-ministoj. Poste aperis aliaj rekrutagentoj rilate al la konstruado de la amerikaj fervojoj: la unua alvenis al Svedio en 1854, laŭ komisio de la Ilinoja Centra Fervojo[18].

Plejmultaj svedaj aristokratoj ege malaprobis elmigradon. Ili opiniis, ke tio sensukigis la laborforton de la lando kaj konsideris tion kiel provokan agadon de la malriĉuloj. Elmigrado maltrankviligis kaj la eklezian kaj la politikan elitojn de la reĝlando. Multaj taglibroj aŭ memuaroj fare de la elmigruloj priskribas la saman enkondukan scenon, en kiu la loka ekleziulo atentigas la vojaĝantojn pri la danĝeroj, kiujn trafos iliaj animoj ĉe eksterlandaj herezuloj. La plej konservativaj gazetoj asertis, ke la elmigruloj mankis de patriotismo kaj moralo: "Neniuj laboristoj estas pli pigraj, malmoralaj kaj indiferentaj ol tiuj, kiuj elmigras al aliaj lokoj"[19]. Elmigrado estis kondamnita kiel neraciema "manio" aŭ "frenezo", enplantita en la lokan popolon de "eksteraj agentoj". Liberalaj gazetoj replikis, ke la "lakeoj de monarkismo" forgesis konsideri la mizerajn vivkondiĉojn en la sveda kamparo aŭ la tiel taksitan "arkaismon" de svedaj ekonomiaj kaj polikitaj institucioj[20]. "Jes, elmigrado ja estas manio", sarkarsme skribis la liberala gazeto Göteborgs Handels-och Sjöfartstidning : "la manio manĝi ĝissate, post kiam oni laboradis ĝis malsato; la manio vivteni sin kaj sian familion laŭ honesta maniero !"[21].

Malfrua 19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Laboristinoj fine de la 19-a jarcento, en kankultivejo. La produktado de sukero restis dum la tuta 19-a jarcento ne mekanika kaj tre manlabora aktiveco, kun malgrandaj salajroj.

Sveda elmigrado al Usono atingis sian klimakson dum la jardekoj tuj post la Usona Enlanda Milito (186165). Oni taksis, ke la sveda-usona komuneco nombris 25.000 homojn en 1865. Tiun nombron rapide kaj mirinde superis la ĉiujara nombro da svedaj enmigruloj. En 1890, la oficiala usona censo registris svedan-usonan loĝantaron de proksimume 800.000 homoj. Precipe okazis du pintoj en la jaroj 1869 kaj 1887[22]. Plejmulte el la alvenantoj enloĝiĝis en nordan Usonon, kaj estis antaŭe kamparanoj en Svedio, forpuŝitaj el sia patrolando de katastrofaj rikoltoj[23] kaj altiritaj al Ameriko pro la malmultekostaj landoj proponitaj de la Homestead Act de 1862. Multaj enmigruloj klasike fariĝis pioniroj, polurante kaj kultivante la virgajn landojn de la Usona Mez-Okcidento, kaj enloĝiĝis pli kaj pli okcidenten, ĝis Kansaso kaj Nebrasko[24]. Kiam signifa sveda komuneco da farmistoj estis jam establita tra la amerikaj herbejoj, la plej grava stimulo por plua elmigrado devenis de personaj kontaktoj: la tradicia "amerika letero", sendita hejmen al parencoj kaj amikoj, ĝuis tujan kredeblecon kaj facile konvinkis aliajn homojn forlasi Svedion. Dum la klimakso de la fenomeno, kelkaj familiaj amerikaj leteroj kaŭzis ĉenreakciojn, kiuj preskaŭ senpopoligis tutajn svedajn paroĥojn, disiĝante etajn, interdependajn komunecojn, kiuj sekve rekunveniĝis en Usonon[17].

Farmistoj kaj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Vapor-maŝino apud Hallock, Minesoto, 1882.

Aliaj faktoroj emis puŝi la novajn enmigrulojn direkte al urboj, precipe al Ĉikago. Laŭ H. Arnold Barton, la prezo de transatlantika vojaĝo falis inter 1865 kaj 1890 je unu duono, kio kaŭzis la ĉeeston de pli kaj pli malriĉaj svedoj inter la elmigruloj[25]. La novaj enmigruloj montriĝis pli kaj pli junaj, plejofte needziĝintaj. Ĉar la antaŭe familia sveda elmigrado fariĝis pli individua, ankaŭ la "amerikaniĝo" de la novaj alvenantoj plenumiĝis pli rapide: junaj, fraŭlaj personoj emis akcepti iun ajn disponeblan postenon, ofte en urbegoj. Eĉ tiuj, kiuj laboris kiel farmistoj en Svedio, iris rekte al amerikaj urboj kaj urbegoj, vivante kaj laborante tie, almenaŭ ĝis ili ŝparis sufiĉan monon por geedziĝi kaj aĉeti siajn proprajn farmodomojn[26]. Kreskanta proporcio de la elmigruloj restis en urbocentroj, tiel kombinante elimigradon al la fuĝado el kamparoj, kiu tiam okazis en Svedio kaj tra la tuta Eŭropo[27].

Junaj fraŭlinoj konstituis grupon, kiu laŭ Barton precipe gravis. Ili kutime transloĝiĝis rekte el la svedaj kampoj al la bonstataj usonaj domoj, kie ili laboris kiel servistinoj. "Literaturo kaj tradicio ĉiamigis la ofte tragikan bildigon de la edzino kaj patrino de la elmigrulo", skribis Barton, "eltenante ilian ŝarĝon da elprovoj, mankoj kaj deziroj ĝis la sovaĝa landlimo (…) Pli reprezentaj de la novaj alvenantoj estis tamen la junaj, fraŭlinaj virinoj (…) Kiel domservistinoj en Ameriko, ili (…) estis plene rigarditaj kiel membroj de la familioj, por kiuj ili laboris, kaj kiel sinjorinoj de la usonaj viroj, kiuj manifestis al ili ĝentilecon kaj konsideron, al kiuj ili ne kutimiĝis patrolande"[28]. Ili facile trovis postenojn, ĉar skandinavaj servistinoj estis avide serĉadataj pro tio, ke ili rapide lernis la lingvon kaj la kutimojn. Tute kontraŭe, freŝdate alvenintaj viroj estis ofte dungitaj en tutsvedaj laborteamoj. Junaj svedaj virinoj kutime edziniĝis al svedaj viroj, kaj tiel entuziasme kutimigis ilin al la rafinita vivmaniero de usonaj mezklasuloj. Multaj dokumentoj de la fino de la 19-a jarcento laŭdeme atestas pri la rafineco kaj la eleganteco, kiujn akiris simplaj filinoj de svedaj farmistoj post nur malmultaj jaroj, kaj pri ilia karakterize usonstila konduto[28].

Infanaĝa konatulino, ege ŝanĝita: bildigo de la rapida usoniĝo de la simplaj, junaj svedaj farmistinoj.

Kiel novalvenintoj, la svedoj estis unue malestimataj de denaskaj usonanoj. Sed kiam draste pliiĝis elmigrado el Sud- kaj Mez-Eŭropo en la 1880-aj jaroj, al la anglosaksaj usonanoj pli kaj pli plaĉis la skandinavoj[29], ĉar ili ŝajnis pli familiecaj: "Ili estas nek kolportistoj, nek perfiduloj, nek almozuloj; ili nek vendas antaŭfaritajn vestojn nek estras pruntedon-butikojn", skribis la kongregacionista misiisto M. W. Montgomery en 1885, "ili ne serĉas la rifuĝon de la amerika flago simple por enkonduki kaj enplanti inter ni (…) socialismon, nihilismon, komunismon (…) ili estas pli amerikaj ol iuj ajn aliaj eksterlandaj popoloj"[30]. La skandinavoj estis cetere bonvenitaj kiel oportuna protestanta kompensmaso kontraŭ la multnombraj katolikaj elmigruloj el Irlando[18].

Senreviĝante pri la patrolando[redakti | redakti fonton]

Kelkaj bonstataj, jam de longe establitaj svedaj usonanoj vizitis Svedion en la 1870-aj jaroj, kaj redaktis komentojn, kiuj klare evidentigas kreskantan kulturan kontraston inter la du kontinentoj. Grupo el Ĉikago revenis en Svedion, cele al la "remigrado" al la patrolando, kie ili intencis vivi siajn lastajn jarojn. Ili tamen senreviĝis, kiam ili spektis la realecon de la 19-jarcenta sveda socio. Malkontentaj pri tio, kion ili rigardis kiel socia snobismo, ĉiea ebrieco kaj malprofunda religieco, ili rapide revenis al Ameriko[31]. La plej notinda vizitanto estis Hans Mattsson (1832-93), frutempa koloniano de Minesoto, kiu interalie fariĝis kolonelo en la unia armeo kaj ŝtatsekretario de Minesoto. Li vizitis Svedion en 1868 kaj 1869 por rekruti kolonianojn, laŭ komisio de la minesota agentejo pri enmigrado, kaj denove en la 1870-aj jaroj laŭ komisio de la Nord-Pacifika Fervojo. Indignante pri tio, kion li nomas la "socia snobismo" de Svedio, Mattson skribis en siaj Rememoraĵoj (angle Reminiscences), ke tia kontrasto liaopinie pravigis la grandecon de Ameriko, kie "laboro estas respektata, dum en plejmultaj aliaj landoj ĝi estas senkonsidere disdegnata". Li estis mokmalice amuzita de la tradicia procesio organizata dum la malferm-ceremonio de la Parlamento de Svedio (la Riksdag). "Spite al mia granda respekto por malnovaj svedaj kutimoj kaj manieroj, mi povas nur kompari tiun procesion al granda amerika cirko — kompreneble krom la menaĝerio"[32].

La unua rekrutvizito de Mattson okazis tuj post la sinsekvaj, malsukcesaj rikoltoj de 1867 kaj 1868, kaj li estis kvazaŭe "sieĝita de homoj, kiuj deziris akompani min al Ameriko". Li rimarkis, ke:


La laborantaj kaj mezaj klasoj tiutempe jam havis sufiĉe korektan ideon pri Ameriko, kaj pri la destino, kiu tie atendis elmigrulojn; sed la malklereco, antaujuĝoj kaj malŝatego de la aristokratio kontraŭ Ameriko kaj kontraŭ ĉiu amerikrilatita temo, precipe inter oficistoj, estis tiom nepardoneblaj kiom ridindaj. Ili klamis, ke ĉio en Ameriko estis trompo, ke ĝi estis la paradizo de perfiduloj, friponoj kaj kanajloj, kaj ke nenio bona kapablis rezulti el ĝi.
Hans Mattsson, citita de H. Arnold Barton en A Folk Divided, 61–62.

Pli malfrua sveda elmigrulo, Ernst Skarstedt, kiu vizitis Svedion en 1885, havis la saman, malĝojigan impreson koncerne aristokratajn arogantecon kaj antiusonismon. Sed la laborantaj klasoj mem ŝajnis al li vulgaraj kaj degraditaj, drinkante ekscese, esprimante sin per vico da insultaĵoj, aŭ farante maldelikatajn ŝercojn en ĉeesto de virinoj kaj infanoj. Skarstedt sentis sin ĉirkaŭitan de "aroganteco je unu flanko kaj komplezaĉemo je la alia, de videbla malestimo de modesta laboro, kaj de la deziro aspekti pli bone ol tio, kio oni estas". Ankaŭ iu vojaĝanto raportis pri antaŭjuĝoj de la sveda aristokratio kontraŭ usonaj civilizacio kaj kulturo: "Se mi, kiel eble plej modeste, diris ion pri Ameriko, tiam oni kelkfoje replikis al mi, ke tio ne tiele eblis, aŭ ke la afero estis pli bone komprenita en Svedio"[33].

Fino de amasa elmigrado[redakti | redakti fonton]

Sveda elmigrado subite malfortiĝis ĵus antaŭ la komenco de la 20-a jarcento, dum samtempe pli kaj pli multaj svedoj revenis hejmen. Amasa elmigrado ĉesiĝis pro tio, ke vivkondiĉoj en Svedio pliboniĝis, dum tiuj en Usono difektiĝis. La sveda reĝlando spertis rapidan industrian revolucion en la 1890-aj jaroj, kaj salajroj konsekvence altiĝis por ministoj, arbohakistoj kaj eĉ terkultivistoj. La "tir-faktoro" en Usono malfortiĝis eĉ pli rapide ol la "puŝ-faktoro" en Svedio, ĉar la okcidenta landlimo atingis la pacifikan oceanon en 1890 kaj do malaperis. Terenoj fariĝis pli multekostaj, dum la usona reĝimo estis perturbita de labortumultoj kaj potencaj monopoloj. La sveda-amerika loĝantaro, ne plu kreskanta sed firmiĝanta kaj solidiĝanta, ŝajne pretis fariĝi plene amerika kaj ne plu sveda. Sed tute nova fazo aperis kune kun la nova jarcento[34].

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Parlamenta Elmigra Komisiono (1907-1913)[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ : Sveda komisiono pri elmigrado (1907-1913)

Afiŝo montrante flankon de la RMS Aquitania, transatlantika ŝipo de la kompanio Cunard lanĉita en 1913.

Elmigrado denove plialtiĝis komence de la 20-a jarcento, kaj ĝi eĉ atingis pinton da proksimume 35 000 svedoj en 1903. La nombroj restis altaj ĝis la Unua mondmilito. Tio maltrankviligis kaj konservativajn svedojn, kiuj rigardis elmigradon kiel baron kontraŭ nacia solidareco, kaj liberalajn svedojn, kiuj timis la malaperon de la necesa laborforto por la ekonomia disvolviĝo de Svedio. Unu kvinono el ĉiuj svedoj estis jam transloĝiĝintaj en Usono[35], kaj aperis en 1907 larĝa, nacia interkonsento, ke parlamenta komisiono pri elmigrado studadu la problemon. Ekzamenante la temon per tio, kion Barton nomas "karakterize sveda precizeco"[36], la komisiono publikigis siajn trovaĵojn kaj proponojn en 21 dikaj volumoj. Ĝi klare reĵetis la plej konservativajn proponojn koncerne perleĝan limigon de elmigrado, kaj preferis subteni la liberalan vidpunkton, laŭ kiu oni nepre devis "alporti la plej bonajn aspektojn de Ameriko al Svedio" per sociaj kaj ekonomiaj reformoj. Plej urĝaj estis laŭ la komisiono universala virseksa voĉdonrajto, pli komfortaj loĝejoj kaj ĝenerala ekonomia disvolviĝo. La komisiono precipe esperis, ke pli larĝa popola edukado baldaŭ "kontraŭagos klas- kaj kastdiferencojn"[37].

Socia neegaleco en Svedio konstituis la plej fortan, kernan temon de la komisiona raporto. Ĝi cetere aperis kiel la ĉefa kaŭzo de elmigrado en la 289 personaj rakontoj, kiujn entenis la raporto. Tiuj dokumentoj, kiuj hodiaŭ restas historie kaj humane tre altvaloraj, estis verkitaj de anonimaj svedoj en Kanado kaj Usono por respondi al la peto de svedaj-amerikaj gazetoj. Plejmultaj respondoj vortigis la entuziasmon de la elmigruloj por ilia nova hejmo, kaj kritikis vivkondiĉojn en Svedio : la amara sperto de sveda socia konservativismo, laŭ ili, ankoraŭ viglis eĉ post 40 aŭ 50 jaroj en Ameriko. La atestantoj memoris pri la sveda kamparo, kie iliaopinie estis peniga laboro, plorindaj salajroj kaj hontinda mizero. Iu virino el Nord-Dakoto priskribis sian antaŭan vivon en Värmland, kiam ŝi devis vivteni sin en kamparanaj domoj ekde sia oka jaro, laborante ĉiutage ekde la kvara matene kaj manĝante "putran haringon aŭ terpomojn, donitajn en malgranda kvanto, tiel ke mi ne manĝu ĝis malsano". Ŝi vidis "neniun oportunon por ŝpari monon en kazo de malsano", sed plivole antaŭvidis "la maljunulejon, kiu atendis min estontece". Kiam ŝi estis deksepjara, ŝiaj elmigritaj fratoj sendis al ŝi antaŭpagitan bileton por Ameriko, kaj tiel "sonis la horo de libereco"[38].

Unu jaron post la eldoniĝo de la lasta volumo de la raporto komencis la Unua mondmilito, kio malpliigis elmigradon ĝis sensignifa kvanto. Ekde la 1920-aj jaroj, ne plu estis sveda amasa elmigrado. Ĉu la ambicia parlamenta komisiono kontribuis al tio en iu ajn mezuro ? La historiisto Franklin D. Scott opinias en influa eseo, ke la usona Immigration Act de 1924 fakte estis la ĉefa kaŭzo. Barton kontraŭe rimarkigas la rapidan plenumon de plejmultaj proponoj fare de la komisiono, inkluzive de industriigo kaj de vico da sociaj reformoj. Li do persiste asertas, ke la trovaĵoj de la komisiono "certe havis potencan, kumulan efekton sur la aŭtoritateco de Svedio kaj sur ĝia publika opinio"[39].

Svedaj usonanoj[redakti | redakti fonton]

Usona Mez-Okcidento restis la kerno de la sveda-usona komuneco, sed ĝia pozicio malfortiĝis en la 20-a jarcento : en 1910, 54% el la svedaj enmigruloj kaj iliaj infanoj vivis en mezokcidenta Usono, dum 15% vivis en la orientaj industriaj regionoj kaj 10% ĉe la pacifika bordo. Ĉikago elstaris kiel la sveda-usona ĉefurbo : ĝi gastigis proksimume 10% el ĉiuj svedaj usonanoj (pli ol 100 000 homoj), tiel fariĝante la dua plej granda sveda urbo de la tuta mondo post Stokholmo[24].

Ambaŭ difinante sin kiel sveda kaj usona, la sveda-usona komuneco konservis certan fascinon pri la malnova patrolando, kaj plurilatigis sin al ĝi. La nostalgiaj vizitoj al Svedio, kiuj komencis en la 1870-aj jaroj, pludaŭris tra la 20-a jarcento, kaj la raportoj de tiuj vojaĝoj konsistigis senĉesan laborfonton por la prosperaj svedaj-amerikaj eldonejoj[40]. La raportoj ofte vortigis kompleksajn impresojn, sed preskaŭ ĉiu vojaĝanto emis indigni pri sveda socia snobismo kaj pri la malrespekto al virinoj. Kun renovigita fiereco pri amerika kulturo ili tiam revenis al Usono[41].

21-a jarcento : la sveda-usona heredaĵo[redakti | redakti fonton]

Lokigo de svedaj usonanoj en 2000, laŭ la usona censo de 2000.

Vidu ankaŭ : Svedaj usonanoj

En la oficiala usona censo de 2000, ĉirkaŭ kvar milionoj da usonanoj anoncis svedan devenon[42]. Tamen la vera nombro certe estas pli alta, kaj la nombro da memidentigitaj svedaj usonanoj verŝajne baldaŭ superos la loĝantaron de Svedio (9 milionoj)[43]. Minesoto plenmezure restas la ŝtato, kiu gastigas la plej multajn sveddevenajn loĝantojn — 9,6% el la tuta minesota loĝantaro laŭ takso en 2005[44].

La plej famkonata, arta adapto de sveda elmigrado restas la epopea, kvarvoluma romano La Elmigruloj (1949-59), fare de Vilhelm Moberg (1898-1973). La verko priskribas la vivojn de elmigranta familio tra pluraj generacioj. Preskaŭ du milionoj da ekzempleroj estis venditaj en Svedio, kaj la romano estis tradukita al pli ol dudek lingvoj[45]. La romano estis adaptita de Jan Troell en du filmojn : La Elmigruloj (1971) kaj La Nova Mondo (1972). Cetere baziĝas sur tiu verko la muzika komedio Kristina from Duvemåla, fare de la eksaj ABBA-membroj Benny Andersson kaj Björn Ulvaeus en 1995.

En la sveda regiono Småland, la urbo Växjö entenas la Svedan Elmigrulan Instituton (svedlingve Svenska Emigrantinstitutet), fonditan en 1965 "por ŝirmi registraĵojn, intervjuojn kaj memoraĵojn rilate al la periodo de grava sveda elmigrado inter 1846 kaj 1930"[46]. En Usono ekzistas centoj da aktivaj svedaj-amerikaj organizaĵoj, por kiuj la Sveda Konsilio de Ameriko funkcias kiel kunordiganta kerno. Troviĝas svedaj-amerikaj muzeoj en Filadelfio, Ĉikago, Minneapolis kaj Seattle[24].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Barton, A Folk Divided, 5–7.
  2. Kälvemark, 94–96.
  3. Vidu Beijbom, "Review".
  4. Barton, A Folk Divided, 11.
  5. Åkerman, passim.
  6. Norman, 150–153.
  7. 7,0 7,1 Runblom and Norman, 315.
  8. Norman, passim.
  9. Brattne and Åkerman, 179–181.
  10. Brattne and Åkerman, 179–181, 186–189, 199–200.
  11. Barton, 38.
  12. Brattne and Åkerman, 187–192.
  13. Unonius, citita en Barton, A Folk Divided, 13.
  14. Citita en Barton, A Folk Divided.
  15. Cipollo, 115, taksas ke legpoveco en Svedio atingis 90% en 1850, kio estas la plej alta procento en Eŭropo.
  16. Barton, A Folk Divided, 15–16.
  17. 17,0 17,1 Barton, A Folk Divided, 17.
  18. 18,0 18,1 Barton, A Folk Divided, 18.
  19. Tiele proklamita en cirkulero de la guberniestro de Jönköping, en Småland (1852). Citita en Barton, A Folk Divided, 20–22.
  20. Göteborgs Handels- och Sjöfartstidning, 1849, citita en Barton, A Folk Divided, 24.
  21. 1851, citita kaj tradukita de Barton, A Folk Divided, 24.
  22. La ekzakta nombro estas 776.093 homoj. (Barton, A Folk Divided, 37).
  23. 1867 kaj 1868 estis la plej malbonaj jaroj koncerne rikoltojn, kaj senhavigis multajn etajn landproprietulojn.
  24. 24,0 24,1 24,2 Swensson Center Arkivigite je 2008-02-25 per la retarkivo Wayback Machine.
  25. Pri tio malkonsentas Brattne kaj Åkerman, vidu supre)
  26. Beijbom, "Chicago Arkivigite je 2009-12-08 per la retarkivo Wayback Machine"
  27. Barton, A Folk Divided, 38–41.
  28. 28,0 28,1 Barton, A Folk Divided, 41.
  29. Barton, A Folk Divided, 39–40.
  30. Citita en Barton, A Folk Divided, 40.
  31. Personaj leteroj fare de Anders Larsson en la 1870-aj jaroj, resumitaj de Barton, A Folk Divided, 59.
  32. Citita de Barton, A Folk Divided, 61.
  33. Citita en Barton, A Folk Divided, 63.
  34. Barton, A Folk Divided, 80.
  35. 1,4 miliono da unua- kaj duageneraciaj svedaj enmigruloj vivis en Usono en 1910, dum Svedio tiam havis loĝantaron de 5,5 milionoj da homoj. Vidu Beijbom, "Review".
  36. Barton, A Folk Divided, 149.
  37. Tiu frazo troviĝas en la originala, parlamenta rezolucio fare de Ernst Beckman rilate al la kreado de la komisiono. Citita de Barton, A Folk Divided, 149.
  38. 7-a volumo de la komisiona raporto, citita de Barton, A Folk Divided, 152.
  39. Barton, A Folk Divided,165.
  40. Koncerne svedan-usonan eldonistaron, vidu Barton, A Folk Divided, 212–213, 254.
  41. Barton, A Folk Divided, 103 ff.
  42. American FactFinder, Fact Sheet "Swedish" Arkivigite je 2009-09-13 per la retarkivo Wayback Machine.
  43. Barton, "Swedish America in Fifty Years—2050 Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine"
  44. American FactFinder: Minnesota, Selected Social Characteristics in the United States, 2005 Arkivigite je 2020-02-11 per Archive.today.
  45. Biografio de Moberg, fare de Joann Hanson-Stone disponeblas ĉe la Swedish Emigrant Institute Arkivigite je 2009-12-08 per la retarkivo Wayback Machine.
  46. Swedish Emigrant Institute[rompita ligilo].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.