Sveda Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sveda Esperanto-Federacio
Svenska Esperantoförbundet
Emblemo de Sveda Esperanto-Federacio
Lando  Svedio
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1-a de decembro 1906
Fondiĝloko Stokholmo
Interretejo esperantoförbundet.se
vdr

La Sveda Esperanto-Federacio (svede Svenska Esperantoförbundet, SEF) estas Esperanto-asocio en Svedio, fondita en Stokholmo la 1-an de decembro 1906 sub la nomo “Sveda Esperantista Societo„ (SES). La asocio oficiale deklariĝis komunutila. La organo-gazeto estas La Espero.

Estraro[redakti | redakti fonton]

La nuna estraro estas ekde marto 2022[1]:

Historio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Esperanto-movado en Svedio: Historio

La asocio estis fondata en 1906 en Stokholmo, sub la nomo Sveda Esperantista Societo estis fondata en 1906 de reprezentantoj de la kluboj en Stokholmo, Upsalo, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Södertälje, Malmö kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. Ĝia unua estraro koncistis de: prezidanto redaktoro Valdemar Langlet, sekretario policisto Per Ahlberg, vicprezidanto doktoro Sven Erik Krikortz, kasisto inĝeniero Engelbrekt Olson. Ĝia gazeta organo tiam estis Esperantisten (La Esperantisto). De la 1-a de januaro 1910 la asocio estas nomata Sveda Esperanto-Federacio (SEF).

Printempe 1909 la Ido-skismo diskrevigis la organizon, Ahlberg laŭ Enciklopedio de Esperanto (EdE) «fariĝis fanatika malamiko de Esperanto», kaj «same la gazeto, kiun li redaktis». En julio 1909 SEF tamen estis reorganizita; estraro: prezidanto gimnazia profesoro Albin Zachrison en Karlstad, vicprezidanto redaktoro Paul Nylén, sekretario komercisto Fredrik Skog, kasisto komercisto G. Rosen en Stokholmo, ktp. Prezidanto de julio 1913 fervoja oficisto John Lundgren en Hedemora ĝis aŭgusto 1918, kiam prezidanto fariĝis Paul Nylén. 1921 G. Hedström en Gävle estas elektita prezidanto kaj Nylén «honora prezidanto»; de majo 1923 oni reelektis lin kiel funkciantan prezidanton. SEF ĉiujare kunvenis kutime dum pentekosto aŭ en Stokholmo aŭ en aliaj urboj.

De 1911 la ekspedejo kaj de 1913 la komitato de SEF funkciis en Gävle ĝis 1922. En februaro 1913, R. Pehrsson kaj W. Wahlund tie fondis la gazeton La Espero.

Monkolektado en 1921–22 donis sumon da 1 138 kronoj kaj en 1925 estis fondita propaganda kaso de SEF, en 1931 posedanta la sumon da 4 100 kronoj, de kio nur la rentumo estis elspezata.

En 1920-aj jaroj SEF aranĝis elementan perkorespondan kurson en 6 lecionoj kun demandofolioj, kiujn korektadis helpemaj samideanoj (V. Bonde en Falun, Ebba Anderson en Helsingborg, A. O. Ehlin en Sala kaj aliaj). Post tempo, oni decidis aldoni al la kurso, ĝis tiam senpaga, ŝlosilon kaj du aliajn libretojn, kaj ekspedi la kurson al ĉiu, kiu ensendis la prezon de 1 krono. Ĝis komence de aprilo 1933 tiun kurson mendis pli ol 27 000 personoj. Ĝi estas unu el la plej efikaj varbiloj kaj kreis multajn bonajn Esperantistojn. Perfektiga koresponda kurso de SEF en ses leteroj-lecionoj, prezo: 5 kronoj, estas verkita 1926 de rektoro Sam Jansson, kiu ĝin prizorgas. Pli ol 1000 personoj mendis ĝin antaŭ 1933.

En 1931 SEF solenis sian 25-jaran jubileon, i. a. per eldono de luksa Jubilea Matrikulo (vd. literaturon) kun la historio de la movado en Svedujo. Estraro en 1931: prezidanto Nylén, vicprezidanto Sam Jansson, sekretario Ernfrid Malmgren, kasisto Ad. Larson, bibliotekisto Bernhard Eriksson. Tiama stato estis 62 grupoj kun 1700 anoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • ”Jubileums-Matrikel – Jubilea Matrikulo 1931” en Svenska Esperanto-Förbundet, Stokholmo, p. 12–13 (1931)
Citaĵo
 Okaze de 25 jara ekzisto de Sveda Esperanto-Asocio ĝi eldonis belan, vere legindan

verkon, kiu enhavas tre interesajn datojn pri la historio de E. en Svedujo, „unu el la

landoj, kie la forta voko de d-ro Esperanto plej frue redonis ehon kaj kie lia nova sento trovis daŭran resonadon“ La libro enkondukas nin en la historion de la sveda E.-movado, montrante bonajn bildojn de svedaj pioniroj, kaj donas je la fino adresaron de la grupoj kaj membroj. Ĉiu lando verku tian historion, kiu nepre estas necesa, unuavice por nia Int. E. Muzeo, kaj por propagandceloj. Sed ĉiu legu la svedan modelan verkon, li multe lernos el ĝi! 
— Steiner. Aŭstria Esperantisto n.80 (okt 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]