Sveda Esperanto-Federacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sveda Esperanto-Federacio, svede Svenska Esperanto-Förbundet (SEF), estas Esperanto-asocio en Svedio, fondita en Stokholmo la 1-an de decembro 1906 sub la nomo "Sveda Esperantista Societo" (SES).

SES estis fondita de reprezentantoj de la kluboj en Stokholmo, Upsalo, Falun, Eskilstuna, Karlshamn, Sodertalje, Malmö kaj izolaj Esperantistoj el diversaj partoj de la lando. De 1-a de januaro 1910 ĝi estis nomata „Sveda Esperanto-Federacio“ (SEF). La unua estraro konsistis el la prezidanto redaktoro Valdemar Langlet, sekretario policisto Per Ahlberg, vicprezidanto d-ro Sven E. Krikortz kaj kasisto inĝ. Engelbrekt Olson. La unua gazeta organo estis „Esperantisten“, redaktita de Per Ahlberg.

Literaturo

  • 1931: Jubileums-Matrikel - Jubilea Matrikulo 1931. Stockholm: Svenska Esperanto-Förbundet 1931, p. 12-13
  • 1934: Enciklopedio de Esperanto

Vidu ankaŭ