Sveda Pomerio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la blazono de Sveda Pomerio
la blazono de Sveda Pomerio

Sveda Pomerio estas parto de la historie germanlingva regiono Pomerio, kiu inter la jaroj 1648 kaj 1815 estis okupita de Svedio kaj konsideriĝis ĝia posedaĵo.

Ĝis la fino de la Tridekjara Milito

Pomerio dum la 17-a jarcento (atlaso Blaeu)

La germana Duklando Pomerio – germane Herzogtum Pommern – komence de la 17-a jarcento konsistis ĉefe el la partaj duklandoj Pommern-Stettin (la orienta parto de Pomerio, "Hinterpommern" aŭ "Malantaŭpomerio", oriente de la rivero Odro), kaj Pommern-Wolgast (la okcidenta parto de Pomerio, "Vorpommern" aŭ "Antaŭpomerio", okcidente de la rivero Odro. La sveda armeo unuafoje dum la jaro 1628 partoprenis en la Tridekjara Milito (1618–1648), sendante helpan soldataron por la defendo de la germana urbo Stralsund. Dum la jaro 1630 ili unue printempe konkeris la insulon Rügen, sekve dum junio la insulon Usedom kaj sekve ĝis somero 1631 atingis la soldataron de la la Sankta Romia Imperio en la malmarborda parto de la duklando.

La svedoj interkonsentis kun la duko Bogislavo la 14-a de Pomerio, ke en la kazo de ties morto ili sub certaj cirkonstancoj ricevu la duklandon, kaj post ties morto dum la jaro 1637 kaj unujara intertempo, dum printempo 1638 transprenis la administradon de Pomerio. Post longaj intertraktadoj kun la regno Brandenburgio, kiu rekompense inter alie ricevis la ekleziajn regnojn Magdeburg kaj Halberstadt, la interkonsento pri la Vestfalia Paco dum la jaro 1648 signifis definitivan dividon al okcidenta kaj orienta partoj: Malantaŭpomerio iĝis parto de la elekto-princlando Brandenburgio, dum la reĝlando Svedio ricevis la tutan Antaŭpomerion kaj la insulon Rügen, la marenfluejon de la rivero Odro kaj mallarĝan teritorion oriente de la rivero. La ekzakta limo nur post malfacilaj pliaj traktadoj finfiskiĝis dum la jaro 1653.

Sveda tempo

Svedio ricevis la okcidentan parton de Pomerio kiel eterna imperia feŭdo, do la svedaj reĝoj pluregis tie kun la titoloj kaj privilegioj de la antaŭaj germanaj dukoj el la dinastio Greifen. Pro diversaj politikaj diferencoj la oficialigo de la feŭda rilato al la Sankta Romia Imperio tamen daŭris jarojn, kaj ankaŭ la interkonsento kun la loka nobelaro pri landa konstitucio nur sukcesis dum la jaro 1663. Sveda Pomerio estis regata de ĝenerala goberniestro, kiu devis esti nomumita de la sveda reĝo kaj esti membro de la sveda altnobelaro. La plej alta juĝejo de Svedio en Mezeŭropo ekde la jaro 1653 estis la "Supra Tribunejo" (germane "Obertribunal") en la urbo Wismar.

La aparteno al Svedio por la regiono havis malavantaĝon: Ĉiam kiam Svedio en Mezeŭropo estis partoprenanto en iu milito, la teritorio de Pomerio estis celo de konkeroprovoj kaj ofte estis batalkampo. Jam dum la Nordia Milito 1655-1660 bataloj okazis en Pomerio, kaj malmultajn jarojn pli poste, dum la Brandenburgia-Sveda Milito de 1674 ĝis 1679 Sveda Pomerio komplete estis konkerita de la armeo de Brandenburgio kaj nur fine de la milito pro la premo de Francio redonita al Svedio, kaj same dum batalaro de la jaro 1715 kadre de la Granda Nordia Milito estis komplete konkerita de Brandenburgio-Prusio.

Post la Brandenburgia-Sveda Milito la svedoj laŭ la Traktato de Saint-Germain (1679) rajtis reveni, sed devis cedi la plej multajn areojn oriente de la rivero Odro al Prusio. La norda Antaŭpomerio ĝis la rivero Peene dum la jaro 1715 estis konkerita de la armeo de la dania reĝo Frederiko la 4-a, dum Prusio konkeris la sudan parton kaj la insulojn en la rivero Odro. La dana reĝo planis perspektive reintegrigi sian malnovan posedaĵon, la princlandon Rügen, en la danan ŝtaton. Laŭ la Traktato de Stokholmo fine de la Granda Nordia Milito tamen ili devis redoni sian konkeritan parton de Pomerio al Svedio, dum Prusio tenis sian konkeritan parton sude de la rivero Peene. Ekde la jaro 1720 Sveda Pomerio do nur konsistis el la insulo Rügen kaj la areo de okcidenta Pomerio norde de la rivero Peene.

Kadre de la malfondo de la tradicia Sankta Romia Imperio dum la jaro 1806 ŝanĝiĝis ankaŭ la jura statuso de Sveda Pomerio. Ĉar la lokaj nobeloj malkonsentis laŭ la peto de la sveda reĝo Gustavo la 4-a Adolfo starigi armeon, la reĝo malvalidigis la landan konstitucion kaj malaligis la teritorion el la Sankta Romia Imperio – antaŭ ol fondiĝis la Rejna Ligo kaj la demisiis la imperiestro Franco la 2-a. En Sveda Pomerio oni planis enkonduki la kompare progreseman svedan konstitucion kaj multajn reformojn, sed la konkeriĝo de la teritorio fare de la armeo de Napoleono malebligis tiujn planojn.

Transiro al Prusio

Post dufoja konkeriĝo de la armeo de Francio kaj siaj aliancanoj de 1807 ĝis 1810 kaj de 1812 ĝis 1813 Svedio provizore regajnis sian lastan mezeŭropan provincon kaj ekde la jaro 1810 ankoraŭ parte realigis la reformajn planojn. Dum la jaro 1813 Svedio konkeris en milito kontraŭ Danio-Norvegio ties nordan parton Norvegio, sed laŭ la Traktato de Kiel de la 14-a de januaro 1814 Danio ricevis la oferton anstataŭe ricevi Svedan Pomerion, se ĝi aldone al la transdono de Norvegio al Svedio sukcesus pagi grandan monsumon al la sveda reĝo. Ĉar Danio ne sukcesis pri tiu pago, Prusio dum la Viena Kongreso uzis la ŝancon kaj interkonsentis la transprenon de Sveda Pomerio kontraŭ transdono de la duklando Lauenburg al Danio kaj kontraŭ la promeso el Prusio pagi la danan pagon al la sveda reĝlando. La transdono de la teritorio fare de la sveda ĝenerala guberniestro al reprezentanto de Prusio okazis dum oktobro 1815. Prusio estis garantiinta transpreni la leĝaron de Sveda Pomerio, tial la regiono, kiu dum la jaro 1818 sub la nomo "Regierungsbezirk Stralsund" ("rega distrikto", laŭ hodiaŭa lingvouzo " distriktaro") integriĝis en la prusian provincon Pomerio, plu havis specialan statuson. En la loka lingvaĵo kutimiĝis la nomo „Neuvorpommern“ ("Nova Antaŭpomerio"). Per tio oni celis klarigi la diferencon al la dum 1720 prusiĝinta „Altvorpommern“ ("Malnova Antaŭpomerio") sude kaj oriente de la rivero Peene.

La sveda rego pri la teritorio en kaj ĉirkaŭ la urbo Wismar praktike finiĝis dum la jaro 1803, kiam la urbo kaj ĉirkaŭaĵo por 99 jaroj estis ludonita al la najbara duklando Mecklenburg-Schwerin. Formale tiu teritorio tamen restis sveda posedaĵo kaj iĝis oficiala parto de la Germana Regno nur dum la jaro 1903, kiam Svedio rezignis pri ĝi.

Eksteraj ligiloj

greke "Svedio straße" ("Sveda Strato"): projekto de la sveda ambasadejo en Germanio kun la federaciaj landoj Meklenburgo-Antaŭpomerio kaj Brandenburgio pri la sveda regiona historio (paĝoj germanaj) greke la landa arkivo Greifswald stokas plejparton de la historiaj dokumentoj el la epoko (paĝoj germanaj) greke la Regna Arkivo (svede Riksarkivet, mallonge RA) same arkivigas multajn historiajn dokumentojn (paĝaro baze sveda, ĉi-tiu ligilo en la germana) greke la asocio "Sveda Kultura Heredaĵo en Pomerio" subtenas la konservon de konstruaĵoj kaj pliaj pruvaĵoj el la epoko