Sveda Popola Partio (Finnlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Sveda Popola Partio (svede Svenska Folkpartiet) estas politika partio en Finnlando. Ĝi estas fondita en 1906 kaj la partio reprezentas la svedlingvan loĝantaron de Finnlando. Sveda popola partio ricevas ĉ. 75-80% el voĉoj de svedlingvaj civitanoj. Ĝi apartenas la la politika centro, sed havas ankaŭ konservativan frakcion. La Sveda Popola Partio havas preskaŭ ĉiam sian reprezentanton en la Finnlanda registaro.

Komence de la 20-a jarcento la partio kutime ricevis ĉ. 10 ĝis 13 % el la voĉoj en parlamentaj balotoj, sed nuntempe ĝia subteno falis ĝis 4 ĝis 5 %.