Sveda komisiono pri elmigrado (1907-1913)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Knaboj el Lapland, en la enmigrulejo de Ellis Island (Novjorko, ĉ. 1906-1914)

La sveda komisiono pri elmigrado (svedlingve Emigrationsutredningen) estis parlamenta komisiono kreita de la Parlamento de Svedio en 1907, cele al malpliigo de la amasa sveda elmigrado al Usono. En la 19-a jarcento, Svedio spertis unu el la plej altaj elmigraj procentoj de la tuta Eŭropo (la tria plej alta post Irlando kaj Norvegio). En 1910, unu kvinono el ĉiuj svedoj estis jam transloĝiĝintaj al Ameriko. Tio maltrankviligis kaj konservativajn svedojn, kiuj rigardis elmigradon kiel baron kontraŭ nacia solidareco, kaj liberalajn svedojn, kiuj timis la malaperon de la necesa laborforto por la ekonomia disvolviĝo de Svedio.

La komisiono publikigis siajn trovaĵojn kaj proponojn en 21 dikaj volumoj. Ĝi klare reĵetis la plej konservativajn proponojn koncerne perleĝan limigon de elmigrado, kaj preferis subteni la liberalan vidpunkton, laŭ kiu oni nepre devis "alporti la plej bonajn aspektojn de Ameriko al Svedio" per sociaj kaj ekonomiaj reformoj. Plej urĝaj estis laŭ la komisiono universala virseksa voĉdonrajto, pli komfortaj loĝejoj kaj ĝenerala ekonomia disvolviĝo. La komisiono precipe esperis, ke pli larĝa popola edukado baldaŭ "kontraŭagos klas- kaj kastdiferencojn".

La lasta, 21-a volumo eldoniĝis en 1913, unu jaron antaŭ la komenco de la Unua mondmilito, kiu malpliigis eŭropan elmigradon ĝis sensignifa kvanto. Restas do hodiaŭ dubinda, ĉu la sveda komisiono vere responsis pri la malapero de amasa sveda elmigrado ekde la 1920-aj jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]