Svedaj usonanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokigo de la sveda-usona loĝantaro laŭ la usona censo de 2000.

Svedaj usonanoj (anglalingve Swedish Americans) estas ĉiuj usonanoj, kies prapatraro devenas de Svedio. Iliaj familioj plejparte alvenis al Ameriko okaze de la amasa sveda elmigrado al Usono, fine de la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a jarcento. Oni taksas, ke proksimume 8 milionoj da usonanoj verŝajne havas svedan devenon, el kiuj nur 4,5 milionoj estas identigitaj. Plejmultaj svedaj usonanoj estas luteranojmetodistoj.

Kelkaj urbetoj de Usono konservis karakterize svedajn proprecojn. Oni povas mencii interalie Silverhill (Alabamo), Cambridge (Minesoto), Lindstrom (Minesoto), Karlstad (Minesoto), Lindsborg (Kansaso), Gothenburg (Nebrasko), Andover (Ilinojo), Kingsburg (Kalifornio) kaj Bishop Hill (Ilinojo).

Proksimume 3,7% el la usona loĝantaro deklaras skandinavan heredaĵon (kio ankaŭ inkludas norvegajn, danajn kaj islandajn usonanojn). Nuntempe, ĉirkaŭ 160 000 loĝantoj parolas skandinavian lingvon hejme, sed plejparte estas freŝdataj enmigruloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]