Svedio en la Vintra Olimpiko 2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svedio en la Vintra Olimpiko 2014
Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi
Flagtenanto:  Anders Södergren (malfermo)
Charlotte Kalla (fermo)
Sportistoj 106 en 9 fakoj
Medaloj
rango: 14
Oro
2
Arĝento
7
Bronzo
6
Sume
15
vdr

La sveda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2014 en Soĉi havis 106 sportistojn. Ili partoprenis en 9 fakoj. Flagtenanto de la sveda teamo estis Anders Södergren dum la malferma ceremonio respektive Charlotte Kalla dum la ferma. La sportistoj atingis 2 orajn, 7 arĝentajn kaj 6 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 14-an rangon. Kunordigis la teamon la Sveda Olimpika Komitato.

Interalie, la sportistinoj Anna Haag, Ida Ingemarsdotter, Charlotte Kalla kaj Emma Wikén la 15-an de februaro gajnis oran medalon en la 4-oble 5-kilometra stafeta konkurso de skikurado, kaj tagon poste la vira teamo de Marcus Hellner, Lars Nelson, Johan Olsson kaj Daniel Richardsson en la 4-oble 10-kilometra stafeta konkurso de skikurado same gajnis oran medalon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]