Sven kaj Siv

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sven kaj Siv estis supozeble la unua, surdiske eldonita pop-muzika kanto en Esperanto. Ĝi aperis sur malgranda vinildisko en marto 1979 en REC-Studio en Kungälv, Svedio. Produktis ĝin la eldonejo “Esperanto-Disko AB”.

Teksto[redakti | redakti fonton]

Sven veturas Volvon, kaj Siv kolektive,
ke Sven havu la aŭton – estas definitive!
Ĉar Sven maldiligentas kaj Siv ne bone stiras,
ke Sven havu la aŭton – neniu kontraŭdiras.

Siv finas je kvina, kaj Sven je la kvara,
tamen ŝi preparas manĝon; – estas ordo ja memklara.
Ĉar Sven volas ripozi kaj la ĵurnalon legi,
post manĝo lasas li al Siv en la kuirejo regi.

Sven rigardas televidon, estas “Sveda Magazino”,
sed Siv purigas tiel, kiel (kvazaŭ) estus ŝi maŝino.
Ŝatus ŝi sidiĝi, ĉar ŝi sentas sin tre laca,
sed kafon volas Sven, ne bezonatas seĝ' matraca.

Doloras kap' kaj kruroj, nun Siv dormiĝi volas,
sed Sven aliel volas, ĉar la sango en li bolas.
Poste ambaŭ dormas, trankvile kaj peze,
provi Siv vekigi - tio estus ja freneze.

Sonas vekhorloĝo, vokas Siv: “Leviĝu!
Manĝpakaĵon kaj kafon al via Sven pretigu!”
Sven iras laboron, kisinte sian Sivon,
nur eblas al virino elteni tian vivon.

Listo de partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Jenaj personoj helpis produkti tiun ĉi diskon:

Sven-Olof "Nola" Andrersson - Artaranĝo, gitaro, fluto
Johnny Andreasson - Etikedo
Märtha Andreasson - Teksto, traduko, koruso
Christer Carlsson - Koruso
Gunnar Carlström - Sontekniko
Dan Claesson - Klavaro
Leif Gunnarsson - Aranĝo, gitaro, fluto, trumpeto, bazo
Susanne Jensen - Koruso
Stefan Lindblom - Koruso
Mats Ringqvist - Tamburoj
Reine Svensson - Kantado, muziko, origina teksto, gitaro
Marie-Louise Söderberg - Koruso

Esperanto-Disko AB[redakti | redakti fonton]

ESPERANTO-DISKO AB estas fondita ĉefe por produkti diskojn kun Esperanta teksto. Estas memstara societo, tamen ligita al la Esperanto-klubo en Kungälv.

Kantado kaj muziko estas gravaj ingrediencoj en la vivo, ingrediencoj, kiuj pro diversaj kaŭzoj en formo de diskoj, mankas en la Esperanto-mondo. Se ni sukcesos iomete helpi forigi tiun mankon, ni estos kontentaj.

Kiel komenca produktado ni elektis unue klasikan Esperanto-kanton "Vivu la stel' " kaj farigis novan muzikaranĝon. Nomo de la dua kanto estas "SVEN KAJ SIV", estas simpla balado pri la ĉiutaga vivo en multaj hejmoj. Origine ĝi estis skribita de Reine Svensson en la sveda leingvo. Eble ni povas diri, ke estas eta kontribuo en la debato pri seksa egaleco, temo pri kiu la Esperanto-klubo jam antaŭe okupis sin.

Per tio mi diras al ĉiuj kontribuantoj: "Koran kaj Grandan Dankon!" Estis ĝojo fari ĝin kaj mi estas certa, ke la publiko ŝatos aŭskulti ĝin.

Kungälv, la 20-an de majo en 1979

Martha Andreasson,
(Esperanto-Disko AB, 2265, 425 90 Hisings Kärra)

L.S.