Svinesunda Ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Svinesunda ponto (svede Svinesundsbron; norvege Svinesundsbroen) estas nomo de duopa ponto super la markolo Svinesund, kiu formas parton de la limo inter Norvegio kaj Svedio. Sur la ponto kondukas la Eŭropa ŝoseo E6.

La malnova dukoridora ponto (svede Gamla Svinesundsbron) kun longo de 420 metroj kaj alto de 58 metroj estis konstruita inter 1939 kaj 1942. Ĝi estis ekuzita en 1946.

La nova kvarkoridora ponto (svede Nya Svinesundsbron) estis inaŭgurita la 10-an de junio en 2005 kun ĉeesto de la sveda kaj norvega reĝaj geedzaj paroj (tio estis planita fakte je la 7-a de junio, je la centjara datreveno de ĉeso de unio inter Svedio kaj Norvegio). La tuta longo de la plej longa unuarka ponto de la mondo estas 704 metroj kun alto de 55 metroj super grundo, 92 metroj super la akvo kun larĝo de 28 m. La apogdistanco de la betona meza arko estas 247 metroj. Ĝi estis produktita en Germanio kaj havas propran hejtadon por degeligi neĝon. Ekde la 1-a de julio en 2005 oni planas por ambaŭ pontoj vojkotizon.

La ponto estis konstruita dum 3 jaroj super la Ide-fjordo, pli proksime al la maro ol la malnova. Pro la proksimeco al la maro oni planis la ponto por elteni la ventopuŝojn de 50 m/s.

  • kosto: 1400 milionoj da svedaj kronoj
  • vojpago: 2,2 eŭroj.

Vidu ankaŭ