Svingo (ritmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Svingo estas flua, „svinga“ ritmo, vaste aperanta aparte en ĵazo. Ĉi tiu ritmo apartenas al la plej gravaj elementoj de la plej multaj ĝenroj de ĵazo. Ĝi troviĝas tamen ankaŭ pokaze en aliaj muzikspecoj, ekz. en sovaĝ-okcidenta svingo apartena al kontreo.

Teorioj

Pri la klarigo de la fenomeno svingo aparte okupiĝis la eŭropa ĵazesploro.

Sensmotora streĉo

La svisa muziksciencisto Jan Slawe provis jam en 1948 klarigi svingon kiel „ritma konfliktado“ (streĉo) inter reguleco de la ritmo kaj ĝia trarompado, inter fundamenta ritmo kaj melodiritmo, inter interferaj ritmoj („duumaj“ kontraŭ „triumaj ritmoj“ resp. plurritmismo) kaj inter la paroltonaj akcentoj de libera deklamado kaj la (melodie fiksa) ritmo de la akompanado.[1] „La sensado de svingo estas sensmotoreca kaj pro tio pli vera, pli natura kaj pli sincera ol ĉiu alia intelekta travivaĵo.“ La ekestanta senta „rilato destinas la diferencon inter la senta kompreno de la eŭropa klasika kaj la ĵaza muziko.“[2]

Afrika heredaĵo

Muzik-etnosciencisto Alfons M. Dauer atribuis en siaj klasikaj esploroj el 1958 kaj 1961 svingon al ĝia origino el afrika muziko.[3] Li nomis kiel centra momento por la ekesto de svingo la rilaton inter pulso kaj interpulso, do la akcentadon de batoj inter la batoj de la pulso (sur taktotempo +). Laŭ Dauer pulso estas senorda egala sinsekvo da samdistancaj batoj aŭ aŭdsenseblaj aŭ nur senteblaj. El ĉi tiu statika pulso elpaŝas la interpulso, kio generas senteblan internan streĉon, kiu postulas "malstreĉan kompenson“.

Ne malsimile al Slawe ankaŭ Dauer supozas formon de ritma streĉo, kiun li tamen rilatigas sur plurtavola ritmosenton radikantan en afrika muziko, en kiu jam la pulso prezentas viglan tavolon.[2]

Akcentado de la tempo

Joe Viera pliampleksigis en 1970 la ĝistiamajn klarigoprovojn, klarigante svingon per la modelo de „akceloakcentoj“ kiel tempoaperaĵo:[4] Super konstanta baza ritmo iomete forŝovataj tonoj efikas la impreson de akceladoj. La akcelakcentoj situas je tio nur je iometo (do tute ne je okono) antaŭ la pulso; tiamaniere jam unuvoĉa melodilinio povas "svingi" (ekz. je paŝanta baso). Li ankaŭ montris sur tio, ke la maniero de la svingado ege varias - depende de la tempo de la peco, sed ankaŭ individue de muzikisto al muzikisto kaj inter malsamaj ĵazstiloj.

Per tio Viera subigas la malhistoriajn teoriojn kaj de Slawe kaj ankaŭ de Dauer kaj konsideras, ke "svingado" ne en ĉiuj periodoj de la „historio de ĵazo“ signifas la saman.[2]

"Anatomio de svingo"

Carlo Bohländer vidas laŭ sia samnoma esploro el 1986 la kaŭzon de la svingo ĉefe en interferado de eŭropa taktperioda sistemo kun „afrika multpulsa sento.“ Ĉi tiu multpulsa sento ekestas laŭ Bohländer per super- kaj subtavoligo de la kvaronopulso superreganta en ĵazo per pulsgrupigoj de pli alta ordo (okonopulso, deksesonopulso). Ĉi tiu malregula akcentado, kiu ekestas ene de ĉi tiu plurtavola sistemo, kreas lige kun la simetria peza-malpeza-ordo de la eŭropa taktsistemo la kondiĉon por „svingo-favorigo“.

Kiel ajn multklariga la (vere kompleksa) analizo ankaŭ estas detale, tiel problema estas la muzikscienca eŭrocentrismo de Bohländer, per kio li (simile al Viera) ne sukcesas prilumi ankaŭ la delikatajn, etritmajn nuancojn.[2]

Sintezo

Ekkehard Jost evoluigis kunige jenan klarigon por svingo:

  • Svingo baziĝas sur la ekesto de streĉo inter almenaŭ du ritmaj tavoloj, kiuj ne nepre estu samtempe aŭdeblaj, sed de kiu ekz. unu ekzistas nur kiel sentata fundamenta ritmo (pulso).
  • La ekesto de streĉo baziĝas sur interpulsaj akcentadoj, kiuj unuflanke povas ekestis sur la tavolo de pulsegoj (ekz. „antaŭentirataj okonoj“), aliaflanke sur la tavolo de pulsetoj (impreso de minimumaj tempoŝanĝoj, de svingado).
  • La ekesto de streĉo baziĝas krome sur plurritmaj interferadoj, kiu povas aperi aparte en „triuma okonofrazigo“.
  • Etstrukturaj nuancoj je la realigo de la nomitaj formadrimedoj estas influataj de la faktoroj artikulacio, akcentado kaj tempo. Ilin krome influas la malsamaj ĝenrostiloj kaj la individuecoj de la interpretantoj: Ekz. la svingo-sentado en svingo estas alia ol en bibopo; ankaŭ John Coltrane svingas almaniere ol Sonny Rollins.[2]
  • Per tio ne ekzistas ununura svingo, „sed male en la kadro de la surlistigitaj distingeblecoj senfine granda nombro da eblaj manieroj de svingado.“ Sekve eĉ ne unu el la supre prezentitaj svingoteorioj povas esti ĝusta, kaj do ankaŭ ne mirigas la problemo de ĵazverkistoj kiel Joachim-Ernst Berendt, ke la aperaĵo svingo „ne estas vortigebla“.[5]

Similaj formrimedoj

Ankaŭ Nova Muziko uzas, ekzemple tiu de Igor Stravinskij, similajn formelementojn, aparte je kelkaj tangoj. La plej klara historia modelo estas la ankaŭ malregule ludendaj „malegalaj notoj“ de la franca barokmuziko.

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Carlo Bohländer Die Anatomie des Swing Frankfurt am Main: Jas 1986, ISBN 3-923396-06-6
  • Ekkehard Jost: Swing. In: Wolf Kampmann (Hrsg.) Reclams Jazzlexikon Stuttgart 2003, ISBN 3-15-010528-5

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Jan Slawe Einführung in die Jazzmusik, Basel 1948
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Ekkehard Jost Swing, in: Reclams Jazzlexikon
  3. Alfons Dauer Der Jazz Kassel 1958 kaj Jazz, die magische Musik: Ein Leitfaden durch den Jazz Bremen 1961
  4. Joe Viera Grundlagen der Jazzrhythmik Wien 1970
  5. Joachim E. Berendt Das große Jazzbuch Frankfurt a.M. 1982, S. 206
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Swing (Rhythmus) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3467923 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)