Svinhoa petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Svinhoa petrelo
Svinhoa petrelo
Svinhoa petrelo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Hidrobatedoj Hydrobatidae
Genro: Oceanodroma
Oceanodroma monorhis
(Swinhoe, 1867)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Svinhoa petrelo (Oceanodroma monorhis), konata ankaŭ kiel Svinhoa ŝtormopetrelo, estas malgranda, tutbruna marbirdo de la familio de ŝtormopetreloj nome Hidrobatedoj.

Ili reproduktiĝas sur insuloj en nordokcidenta Pacifiko ĉe Ĉinio, Japanio kaj Koreio. Ili nestumas en kolonioj proskimaj al maro en rokfendoj kie la ino demetas ununuran blankan ovon. Ili pasas la reston de la jaro mare, kun teritorioj el la Hinda Oceano kaj Araba Maro.

Aspekto

La Svinhoa petrelo estas malgranda birdo, 18–21 cm longa kun enverguro de 45–48 cm, kvankam distinge pli granda ol la Eŭropa ŝtormopetrelo. Ĝi estas ĉefe malhelbruna ĉe ĉiuj plumaroj, havas flugilfrapecan flugmanieron, kaj pladumas sur la akva surfaco dum ĝi plukas manĝerojn el la planktono de la oceana surfaco. Malkiel ĉe la Eŭropa ŝtormopetrelo, ĝi ne sekvas ŝipojn.

Pri strukturo ĝi similas ĉefe al la Forkvosta petrelo kun sia forkoforma vosto, longecaj flugiloj kaj flugmaniero, sed ne havas blankan pugon kaj la alvoko diferencas. Ĝi estas malfacile distingebla el aliaj tute malhelaj specioj de la genro Oceanodroma, kaj la unua angla registro devis esti analizita per DNA por nuligi la eblon ke ĝi estas Forkvosta petrelo, ĉar la populacioj de nordorienta Pacifiko de Forkvostaj petreloj enhavas individuojn kiuj montras tute malhelajn pugojn.

Kutimaro kaj observado

Tiu ŝtormopetrelo estas strikte noktula ĉe la reproduktejoj por eviti predadon fare de mevoj kaj rabmevoj, kaj eĉ evitas veni surteren dum helaj plenlunaj noktoj, Kiel ĉe plej petreloj, ties piediranta kapablo limiĝas al mallonga trenado al nestotruoj. Ĝi estas strikte pelaga for de la reprodukta sezono, kaj tio, kun la malproksimeco de ties reproduktejoj, faras la Svinhoan petrelon malfacile observebla birdo el tero. Nur dum tre ŝtorma vetero povas tiu specio estis puŝita al ĉeftero, sed eĉ tiele tiuj birdoj probable malfidindigas definitivan identigon.

Statuso

Disvastigata tra sia grandaj teritorioj, la Svinhoa petrelo estis iam taksita kiel Malplej Zorgiga fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj, sed suprenlistita al Preskaŭ Minacata en 2012.[1]

Nordatlantika statuso

En 1983, oni kaptis birdon ĉe la insuloj Selvagens, Madejro, la 8an de Julio kaj oni konfirmis, ke ĝi estas la unua registro de tiu specio por la Atlantika Oceano.[2] Ekde tiam estis registritaj ĉemare nombraj ŝtormopetreloj montrantaj plumarajn kaj strukturajn karakterojn, ĉefe en Norda Atlantiko, dum oni kaptis aliajn birdojn ĉiam dum someraj monatoj en Francio (1989), Anglio (1989 [du birdoj], 1990 [kun birdoj rekaptitaj el 1991 al 1994]), Hispanio (1994), Norvegio (1996, 1997), kaj denove Madejro (1991, 1994).[3]

Krom ĉe orienta Norda Atlantiko kaj ĉe Mediteraneo oni identigis nombrajn aliajn individuojn en okcidenta Norda Atlantiko. Unu estis fotita ĉe Hatteras (Norda Karolino), la 8an de Aŭgusto, 1998, sed tiu vidaĵo estis akceptita nek de la American Birding Association nek de la American Ornithologists' Union ĉar ĉemaraj vidaĵoj ne estas kutime tiom fidindaj pro identigaj malfacilaĵoj (AOU 2000). Dua registro ĉe Hatteras la 2an de Junio, 2008, kiu estis akompanata de bonkvalitaj fotoj, estis multe pli fidinda kaj povus iĝi, post akcepto, reprezentanto de la unua nordamerika registro de tiu specio.

Tiuj registroj sugestas, ke malgranda reprodukta populacio povus esti setliĝinta en Norda Atlantiko sed pri tio ne estas ankoraŭ definitiva pruvaro.

Referencoj

  1. Recently recategorised species. Birdlife International (2012). Alirita 15a Junio 2012.
  2. James, P.C., & Robertson, H.A. 1985. First record of Swinhoe's Storm Petrel Oceanodroma monorhis in the Atlantic Ocean. Ardea 73: 105-106.
  3. Morrison, S. 1998. All-dark petrels in the North Atlantic. British Birds 91: 540-560
  • American Ornithologists' Union (AOU) (2000): Forty-second supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 117(3): 847–858. DOI: 10.1642/0004-8038(2000)117[0847:FSSTTA]2.0.CO;2

Eksteraj ligoj