Svinov (Ostrava)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svinov
germane: Schönbrunn
kvartalo
Stacidoma konstruaĵo en Ostrava-Svinov.
Situo de urba parto Svinov en Ostrava (klakmapo)Krásné PolePlesnáPustkovecPorubaMartinovTřeboviceHošťálkoviceLhotkaPetřkoviceSilezia OstravaMichálkoviceRadvanice kaj BartoviceMoravia Ostrava kaj PřívozMariánské Hory kaj HulvákyNová VesVítkoviceSvinovPolanka nad OdrouProskoviceOstrava-JihHrabováNová BěláStará Bělá
Situo de urba parto Svinov en Ostrava (klakmapo)
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svinov
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Ostrava
Fervojstacio Ostrava-Svinov
 - fervojlinioj n-ro 270, n-ro 321
Tipo de parto Urba parto
Preĝejo Preĝejo de Kristo Reĝo
Rivero Odro
Situo Svinov
 - koordinatoj 49° 48′ 58″ N 18° 11′ 52″ O / 49.81611 °N, 18.19778 °O / 49.81611; 18.19778 (mapo)
Areo 11,6277 km² (1 162,77 ha)
Loĝantaro 4 550 (30. 06. 2010)
Denseco 391,31 loĝ./km²
Establita 24-a de novembro 1990
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 721 00
Solejo Dubí
Situo de Svinov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Svinov enkadre de Ĉeĥio
Situo de Svinov enkadre de Ĉeĥio
Svinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Svinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Svinov enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Svinov
Retpaĝo: www.svinov.mmo.cz
Portalo pri Ostrava

Svinov (germane Schönbrunn) estas eksa urbo, ekde la 20-a de majo 1957 urba kvartalo de Ostrava, ekde la 24-a de novembro 1990 urba parto de la statuta urbo Ostrava. Ĝi etendiĝas sur la maldekstra bordo de rivero Odra en silezia parto de Ostrava. Svinov estas ankaŭ katastra teritorio.

Historio

Historia blazono de urbo Svinov

La unuaj mastrumaj konstruaĵoj estis fonditaj en valo de rojo Porubka, la maldekstre-flanka alfluanto de rivero Odra. La setlejo kun la jaroj disvastiĝis ĉiudirekten. Estiĝis ankaŭ solejoj, el kiuj unu Dubí situas nur ĉe la rivero Odra.

La silezia vilaĝo Svinov unuafoje estas menciata en dokumento de olomouca episkopo Bruno el la jaro 1265. En 1936 Svinov estis avancita je urbo, ekde 1957 ĝi estas unu el urbaj partoj de Ostrava. La urbo estis dum la dua mondmilito liberigita de Ruĝa Armeo la 30-an de aprilo 1945.

Ekde la jaro 1847, kiam Svinov fariĝis fervoja stacio sur grava internacia linio Vieno- Krakovo de Norda fervojo de Ferdinando. Kiam la Norda fervojo de Ferdinando estis finkonstruita, en Svinov-on komenciĝis transloĝiĝi fervoja personaro, komenciĝis sukcesi lokaj entreprenistoj, estis fonditaj industriaj entreprenoj. La stacio estas ankaŭ signifa transporta nodo. Konstruado de fervojlinio Svinov-Opava komencis en la jaro 1855 kaj konstruado de Vítkovica uzina tramvojo ĝis Svinov en la jaro 1887. Al ĝi ligis en la jaro 1907 ankoraŭ tramvojo el Moravia Ostrava kaj sekve loka tramvojo el Klimkovice (1911), kiu estis elektrizita en la jaroj 1947-1948. Hodiaŭ la stacidomo Ostrava-Svinov el vidpunkto de persona transporto la plej signifa fervoja stacio sur la teritorio de urbo Ostrava. Ĝi servas krom alia ankaŭ por la urba parto Poruba.

Memorindaĵoj

Famaj naskiĝintoj

  • Karl Scheit – gitaristo, flutisto kaj muzika pedagogo

Ŝablono:Urbo Ostrava