Svisa Esperanto-Societo
El Vikipedio
Enhavo |
[redaktu] Nomo kaj fondiĝo
Svisa Esperanto-Societo (SES) (germane: Schweizerische Esperanto-Gesellschaft, france: Société suisse d’espéranto, itale: Società esperantista svizzera kaj romanĉe: Societad svizra d’esperanto ) estas unu el la plej tradiciaj Esperanto-Societoj de Eŭropo. Ĝi fondiĝis 1905 en Romandio. Ĝia unua prezidanto estis Eugène Failletaz kiu estas ekster la esperanto-movado en Svislando konata kiel grava komerca pioniro de Romandio. Inter la pioniroj de la societo troviĝas ankaŭ personecoj kiel Hector HODLER (unua prezidanto de UEA) kaj Edmond PRIVAT. Ĝian sidejon Svisa Esperanto-Societo havas hodiaŭ en la urba biblioteko de La Chaux-de-Fonds en CDELI, kiu entenas ankaŭ la bibliotekon de la societo.
[redaktu] 6-foje gastiganto de Universala Kongreso de Esperanto
Svisa Esperanto-Societo gastigis 6-foje la Universalan Kongreson de Esperanto, 1906 en Ĝenevo, 1913 en Berno, 1925 en Ĝenevo, 1939 en Berno, 1947 en Berno kaj 1979 en Lucerno. La kongreso en 1939 estis la lasta Universala Kongreso antaŭ la dua mondmilito. Dum la mondmilito kongresoj ne okazis - kaj nur en 1947 en Svislando post la milito la Esperanto-movado, kies ĝermoj povis postvivi en la protektita Svislando en ĉirkaŭe komplete detruita mondo kvazaŭ renaskiĝis, kiel fenikso el la cindro.
[redaktu] Lokaj societoj kaj grupoj
Aktivaj lokaj grupoj kaj kluboj en Svislando nuntempe ekzistas en Bazelo (Esperanto-Societo Bazelo [[1]]), en Berno, en Wil (Esperanto-Klubo Wil [[2]]), en Ĝenevo (Esperanto-Grupo "La Stelo"[[3]])en Laŭzano (Laŭzana Esperanto-Societo [[4]]), kaj en Zuriko Esperanto-Societo Zuriko[[5]].
[redaktu] Prezidantoj de Svisa Esperanto-Societo
- 1903-1904 Eugène Failletaz, Kantono Vaŭdo
- 1904 Joseph Feierabend, Kantono Berno
- 1904-1908 Friedrich Schneeberger, Kantono Berno
- 1908-1911 René de Saussure, Kantono Ĝenevo
- 1911-1913 Eduard Stettler, Kantono Berno
- 1914-1915 Jakob Schmid, Kantono Berno
- 1915-1917 René de Saussure, Kantono Ĝenevo
- 1917-1918 Emma Chenevard, Kantono Neŭŝatelo
- 1918-1919 P. Schacht, Kantono Zuriko
- 1919-1921 Jean Wenger, Kantono Neŭŝatelo
- 1921-1927 Edmond Privat, Kantono Neŭŝatelo
- 1927-1932 Eduard Stettler, Kantono Berno
- 1932-1937 Rudolf Gottlieb Maeder, Kantono Sankt-Galo
- 1937-1938 Georg Rotach, Kantono Apencelo Ekstera
- 1938-1939 William Perrenoud, Kantono Neŭŝatelo
- 1939-1942 Marcel Jaccard, , Kantono Neŭŝatelo kaj Kantono Zuriko
- 1942-1945 Otto Walder, Kantono Turgovio kaj Kantono Berno
- 1945-1947 Jules Gilliard, Kantono Neŭŝatelo
- 1947-1950 Fritz Liechti, Kantono Zuriko
- 1950-1953 Werner Laederach, Kantono Zuriko
- 1953-1954 Hans Hermann, Kantono Berno
- 1954-1957 William Perrenoud, Kantono Neŭŝatelo
- 1957-1960 Lilly Schaerer, Kantono Berno
- 1960-1963 Bruno Graf, Kantono Berno
- 1963-1964 Erwin Zuber kaj Rudolf Schneebeli, ambaŭ Kantono Zuriko, kaj René-William Perrenoud kiel provizora gvidkomitato
- 1964-1965 David Buhlmann, Kantono Vaŭdo
- 1966-1971 Werner Laederach, Kantono Zuriko
- 1971-1972 Karl-Heinz Mischler, Kantono Zuriko
- 1972-1973 Daniel R. Muhlemann, Kantono Argovio
- 1973-1976 Otto Walder, Kantono Turgovio
- 1976 David Buhlmann, Kantono Vaŭdo
- 1977-1979 Otto Walder, Kantono Turgovio
- 1979-1980 István Morocz, Kantono Zuriko
- 1980-1986 Arthur Baur, Kantono Zuriko
- 1986-1994 Claude Gacond, Kantono Neŭŝatelo
- 1994-1997 Perla Martinelli, Kantono Tiĉino
- 1997-2006 Bruno Graf, Kantono Berno
- 2006-... Dietrich Michael Weidmann, Kantono Zuriko, kaj Mireille Grosjean, Kantono Neŭŝatelo
[redaktu] Internaciaj rilatoj
SES flegas kontaktojn kun la najbarlandaj Esperanto-Asocioj en Francio (Unuiĝo Franca por Esperanto), italio (Itala Esperantista Federacio), Aŭtrio (Aŭstria Esperantista Federacio kaj Germanio (Germana Esperanto-Asocio) kaj estas landa sekcio de Universala Esperanto-Asocio.
[redaktu] Oficiala organo, revuoj
De 1903 ĝis 1973 la oficiala organo de Svisa Esperanto-Societo estis la revuo Svisa Espero. En la longa vico de la nomoj de la redaktoroj de Svisa Espero troviĝas personoj kiel René de Saussure, Karl Jost, Otto Walder, Arthur Baur, Claude Piron kaj je la fino Claude Gacond. Ek de 1973 Sivsa Espero estis anstataŭigita de Svisa Esperanto-Revuo, kiu chesis aperi en 1990. Ek de 1991 Svisa Esperanto-Societo eldonas la modestan informilon [[SES informas], kiu ĝis la fino de la 90-aj jaroj apenaŭ enhavis redaktajn kontribuojn, krom la oficialaj informoj de la societo. La membroj de SES en tiu-ĉi periodo kompense ricevis laŭ elekto la revuon Heroldo de Esperanto aŭ Literaturan Foiron. En 1999 SES ĉesigis la kontrakton kun Literatura Foiro kaj ek de tiam SES informas denove aperas ankaŭ kun kultura kaj redakta parto. Nuntempe SES planas novan revuprojekton por 2008 sub la titolo Lingvo Futura.
[redaktu] Aktivecoj
Aktuale SES havas 170 indiviudajn membrojn, kio estas nature nur malgranda parto de la Esperanto-parolantoj en Svislando, kiu estas taksebla al inter 5000 kaj 10000 personoj. Ek de la ĝenerala kunveno 2006 Svisa Esperanto-Societo estas gvidita de du kunprezidantoj Dietrich Michael WEIDMANN kaj Mireille Grosjean, sekretario estas Stefano Keller kaj kasisto Hans Grossmann.
SES okazigas jare kutime inter 2 kaj 3 regionajn regionajn renkontiĝojn. Okaze de la unua en printempo tradicie okazas la jara ĝenerala kunveno. En 2006, SES eldonis kune kun CDELI la verkon de Andreas Künzli Universalaj Lingvoj en Svislando, Svisa Enciklopedio Planlingva. Svisa Esperanto-Societo eldonas nuntempe 6-foje jare la informbultenon SES Informas en Esperanto. Ĝin ricevas la membraro kaj interesuloj. Por la venontjara internacia jaro de la lingvoj SES lanĉos novan magazinon tri-lingvan kun la titolo "Lingvo Futura" (france "Langue du Futur" kaj germane "Sprache der Zukunft").
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Svisa Esperanto-Retejo
- Svisa Esperanto-Portalo
- Retejo de Svisa Esperanto-Societo
- Retejo de la 3-lingva magazino de SES "Lingvo Futura"


