Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefkonstruaĵo de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko vidita de la urbocentro

La Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (germane Eidgenössisch-Technische Hochschule Zürich, mallongigo ETH Zuriko, ankaŭ nomita en Esperanto Federacia Politeknika Altlernejo) estas politeknika altlernejo de la Svisa Federacio. Ĝi estas unu el la plej famaj politeknikoj de la mondo kaj asociita kun 21 nobelpremiitoj.

La ETH Zuriko posedas 16 departementojn, ofertas 23 studkursarojn bakalaŭrajn, 30 magistrajn kaj multnombrajn postenojn por doktoriĝi en la teknika kaj matematika sektoro. Nuntempe (stato 2012) en la ETH Zuriko estas registritaj ĉirkaŭ 18 000 studentoj el 100 landoj, el tiuj 3800 kandidatoj por doktoriĝo. Laboras ĉe la lernejo pli ol 10 200 personoj kaj ĝi havas 500 profesorajn postenojn.

Vidu ankaŭ

greke Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano greke Universitatoj kaj universitataj altlernejoj de Svislando greke Universitato de Zuriko

Eksteraj ligiloj

greke Retejo de la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (ETH Zuriko)