Svisa Poŝto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svisa Poŝto
Die Schweizerische Post AG
negocoŝtata entrepreno • poŝta servo vd
Dum 1-a de januaro 2013 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Postal Telegraph and Telephone
Jura formo akcia kompanio laŭ svisa juro
Sidejo Berno
Lando Svislando
Posedata de Svislando vd
filiaj kompanioj Poŝtaŭto • Post CH Ltd • PostFinance • PubliBike • Post CH Network Ltd vd
Posedataj kompanioj SwissSign • Zürich Post Office Railway • PostFinance • PubliBike • Poŝtaŭto • Post CH Ltd • Post CH Network Ltd vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La Svisa Poŝto (Marka prezentaĵo DIE POST, LA POSTE, LA POSTA, SWISS POST) estas memstara publikjura institucio de la Svisa Konfederacio. Ĝi estas la plej granda poŝtentrepreno de Svislando.

Ciferoj[redakti | redakti fonton]

Sihlpost, ĉefa poŝtoficejo de Zuriko

Nuntempe la Svisa Poŝto disdonas jare proksimume 3 miliardojn da adresigitaj sendaĵo, pli ol 100 milionojn da pajaxjoj, ĝi transportas proksimume 100 milionojn da pasaĝeroj per siaj poŝtaŭtobusoj kaj administras havaĵon en la averaĝa alteco de 43 miliardoj da svisaj frankoj per sia financa branĉo PostFinance. Tiujn-ĉi taskojn la Svisa Poŝto plenumigas kun entute proksimume 58000 kunlaborantoj, de kiuj 52000 laboras en Svislando kaj 6000 eksterlande. La poŝto tiel estas la dua plej granda dunganto de Svislando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historioa PTT[redakti | redakti fonton]

La federacia poŝto estis kreita la 1-an de januaro 1849 kun la tasko transporti leterojn, pakaĵojn, personojn kaj sendi monon. Ek de 1857 Svisa Poŝto transportis ankaŭ poŝtaĵon per la trajno. Ek de 1866 ĝi utiligis proprajn poŝtajn vagonojn. 58 jarojn post la unua utiligo de motorveturiloj por poŝttransporto en 1903 la lasta ĉevala poŝtservo estis ĉesigit en la jaro 1961 en Avers GR. Ek de 1906 ĉe Svisa Poŝto ekzistas poŝtĝirkonto-servo el kiu estiĝis la hodiaŭa PostFinance. En la jaro 1920 la telefonado estis kunigita kun la poŝtservo kaj la telegrafio de la poŝto. La institucio nun nomiĝis PTT (poŝto, telefono, telegrafio). Ek de 1939 la Svisa Poŝto utiligas la flavan koloron kiel ĝia simbola koloro. Ek de tiam ĉiuj leterkestoj, poŝtmark- kaj monaŭtomatoj de la Svisa Poŝto havas flavan koloron. La unuajn monaŭtomatojn la Svisa Poŝto disponigis en la jaro 1978 kaj samtempe ĝi ofertis la unuajn porteblajn telefonojn.

Monopolo kaj liberaligo[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1997 PTT posedis ŝtatan monopolon por siaj servoj transporto de poŝtaĵoj, telegrafio kaj telefonado. La 31-a de decembro 1997 la ŝtata koncerno en unua liberaliga paŝo estis dividita en du entreprenojn, nome la Svisa Poŝto, kiu plue posedis la monopolon por poŝtaĵoj kaj Swisscom, kiu okupiĝis pri la telefonado, merkato kiu ek de tiam estis liberigita ankaŭ al privataj entreprenoj. En diveresaj paŝoj ankaŭ la poŝta monopolo estis limigita. En la jaro 2004, ĝi limigiĝis al sendaĵoj sub 2 kg kaj ek de la 1-a de aprilo tiu limo estas 100 g. Limo kiu malaltiĝos en 2009 pro kontrakto de Svislando kaj Eŭropa Unio al 50 g.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]