Svisa nacia teamo de futbalo
| Svislando | ||
|---|---|---|
| asocio | Schweizerischer Fussballverband Association Suisse de Football Associazione Svizzera di Football Associaziun svizra da ballape Svisa Futbal-Asocio |
|
| konfederacio | UEFA | |
| manaĝero | Ottmar Hitzfeld | |
| golreĝo | Alexander Frei (35) | |
| FIFA kodo | SUI | |
| unua matĉo | 1905 |
|
| plej granda gajno | 1924 |
|
| plej granda perdo | 1911 |
|
| Futbala Mondpokalo | ||
| aperoj | 8 (unua en 1934) | |
| plej bona rezulto | Kvaron-finalo 1934, 1938 kaj 1954 |
|
| Eŭropa Futbal-Ĉampionado | ||
| aperoj | 3 (unua en 1996) | |
| plej bona rezulto | Grupo A 2008 |
|
La svisa nacia teamo de futbalo, germanlingve mallongigite «Nati» (prononco «Natci»), estas la landa vira teamo de la Svisa Futbala Asocio. Ekde junio 2001 trejnisto de la temo estas Jakob «Köbi» Kuhn
Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1905 kontraŭ la franca nacia teamo de futbalo. La ĝisnun plej granda sukceso estas la arĝenta medalo, do la dua loko, en la Somera Olimpiko 1924.
Inter la la 1930-aj kaj 1960-aj jaroj la aŭstro Karl Rappan signife influis la svisan nacian teamon: li enkondukis la taktikan manovron "svisa barilo" (germane Schweizer Riegel) kaj prizorgis la teamon en tri mondaj futbalaj turniroj. La Futbala Mondpokalo 1954 okazis en Svislando.
Dum la 1960-aj jaroj komenciĝis erao de sensukceso, kiu daŭris preskaŭ tridek jarojn. La nacia trejnisto Roy Hodgson reproksimigis la teamon al la pintaj mondaj teamoj, kaj atingis, ke la svisa elekto kvalifikiĝis por la Futbala Mondpokalo 1994kaj la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1996. Kun la nacia trejnisto Jakob Kuhn la teamo kvalifikiĝis por la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2004 kaj la Futbala Mondpokalo 2006. En la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008 la svisa teamo samkiel la aŭstra aŭtomate partoprenis, ĉar la du landoj estis la gastigantoj de la sporta evento kaj laŭtradicie la teamoj de la gastiganta lando partoprenas sen kvalifikiĝo.