Svitava
| Svitava | |
|---|---|
| Svitava inter Bílovice kaj Brno | |
| Longeco | 97,3 km |
| Alteco de la fonto | 465 m |
| Meznombra trafluo | 5,4 m³/s |
| Akvokolekta areo | 1 146,9 km² |
| Alfluantoj | Vendolský rivereto (d.), Hynčinka (md.), Bělský rivereto (d.), Kladorubka (md.), Křetínka (d.), Semíč (md.), Úmoří (d.), Bělá (md.), Býkovka (md.), Punkva (md.), Křtinský rivereto (md.) |
| Alfluas al | Svratka |
| Alteco de la enfluejo | 192 m |
| Riveroj en Ĉeĥio | |
Svitava fontas en Třebovská montetaro apud Javorník en regiono Pardubice kaj fluas suden tra la Bohemia-Moravia montetaro. Laŭ la rivero Svitava nomiĝas la urbo Svitavy, kiun la rivero trafluas kaj kiu situas proksime de ĝia fonto. Ĉefdirekto de la rivero estas al sudo. Apud Březová nad Svitavou oni el ĝia baseno deprenas ĉirkaŭ 1000 l/sec da subtera bonkvalita trinkebla akvo kaj per tubaro provizas per ĝi urbon Brno. Malgraŭ tiu ĉi dioplaĉa uza celo la akvo en fluejo kompreneble mankas. En supra parto ĝis Letovice ĝi estas nur mallarĝa rivereto kun multaj kluzoj. En centra parto ĝis Brno ĝi fluas trans bela profunda valo inter krutaj deklivoj. En Brno sur Svitava estas kelkaj altaj kluzoj kaj sub la urbo la rivero fluas nur trans neinteresa ebena ĉirkaŭaĵo. La maldekstra enfluejo de Svitava en Svratka troviĝas sude de Brno. La rivero estas navigebla de Moravská Chrastavá en longeco 72 km. Praktike plej multe oni navigas la riveron en ĉirkaŭaĵo de Blansko kaj Adamov.
Svitava fluas trans vilaĝo Javorník, urbo Svitavy, vilaĝoj Hradec nad Svitavou, Radiměř, urbo Březová nad Svitavou, vilaĝoj Brněnec, Rozhraní, Stvolová, Skrchov, urbo Letovice, vilaĝo Svitávka, urbo Boskovice, vilaĝoj Skalice nad Svitavou, Lhota Rapotína, Doubravice nad Svitavou, urbo Rájec-Jestřebí, vilaĝoj Spešov, Ráječko, urboj Blansko, Adamov, vilaĝo Bílovice nad Svitavou kaj urbo Brno.
Bibliografio [redakti]
- Stanislav Štefáček:Encyklopedie vodních toků Čech, Moravy a Slezska, Nakladatelství Miloš Uhlíř - Baset, 2008
