Ĝis 1920 la loko apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Ĝis tiam nur farmoj estis sur la kampoj, sed poste la ĉeĥoj forprenis la hungaran grandbienon kaj disdonis inter la alvenantaj ĉeĥoj, slovakoj kaj rusinoj. Ili fondis 5 setlejojn. Inter 1938-1945 la setlejoj apartenis al Hungario laŭ la unua Viena Arbitracio. Ekde 1945 la komunumoj apartenis al Sovetunio, sur la kampoj kolĥozo funkciis. Tiam denove alvenis rutenoj. Post disfalo de la socialismo ekde 1991 la municipo apartenas al Ukrainio. En 2000 oni disdonis la kampojn al la loĝantoj. Post unu jaro inundo okazis.