Svojšice (distrikto Pardubice)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Svojšice |
| Svojšice | |
| municipo | |
|
Burgeto en Svojšice
|
|
| Oficiala nomo: Svojšice | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Pardubice |
| Administra municipo | Přelouč |
| Historia regiono | Bohemio |
| Situo | Svojšice |
| - alteco | 290 m s. m. |
| - koordinatoj | 49°58′04″N 15°36′16″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 49.96778 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">49.96778°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 1,93 km² (193 ha) |
| Loĝantaro | 248 (01.01.2012) |
| Denseco | 128,5 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1365 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 533 62 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0532 |
| NUTS 5 | CZ0532 575780 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 2 |
| Retpaĝo: www.obecsvojsice.cz | |
Svojšice troviĝas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, proksime de la ŝoseo n-ro 17 el Čáslav al Heřmanův Městec, Chrudim, proksimume 5 km okcidente de Heřmanův Městec. En la jaro 1365, kiam ĝi estis unue skribe menciita, ĝi apartenis al senjoro Mikeš el Svojšice.
Enhavo |
Memorindaĵoj [redakti]
Burgeto Svojšice [redakti]
Sur montelstaraĵo en suda parto de la vilaĝo, sur maldekstra bordo de rivereto ĉe ŝoseo al Choltice estas ruinoj de relative granda burgeto konstruita en la 14-a jarcento. Detruita kaj bruligita ĝi estis dum la tridekjara milito. La restaĵoj atestas, ke temis pri oblonga duetaĝa palaco kun kvarlatera turo. Konserviĝis ankaŭ partoj de volboj kaj pintarkaj fenestroj.
Famaj naskiĝintoj [redakti]
El Svojšice devenis Julieta Havlíčková, fraŭlinnome Sýkorová, edzino de la fama patriota ĵurnalisto Karel Havlíček Borovský. Antaŭ la fortikaĵeto staras busto por ŝia honorigo.
Literaturo [redakti]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- František Mandys: "Českomoravská vrchovina". Eldonis Olympia, Praha en j. 1986
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.