Svrčinovec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Svrčinovec
hungare: Fenyvesszoros, pole: Świerczynowiec
municipo
Oficiala nomo: Svrčinovec
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Čadca
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Kysuce
Montaro Sileziaj Beskidoj
Fervojo fervojlinio 320
Rivero Čierňanka
Situo Svrčinovec
 - alteco 432 m s. m.
 - koordinatoj 49° 29′ 03″ N 18° 47′ 37″ O / 49.48417 °N, 18.79361 °O / 49.48417; 18.79361 (mapo)
Areo 15,73 km² (1 573 ha)
Loĝantaro 3 480 (31.12.2009)
Denseco 221,23 loĝ./km²
Unua skribmencio 1658
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 023 12
Telefona antaŭkodo +421-41
Aŭtokodoj CA
NUTS 509493
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Svrčinovec
Retpaĝo: www.svrcinovec.sk
Portalo pri Slovakio

Svrčinovec (hungare Fenyvesszoros [fenjveŝsoroŝ], pole Świerczynowiec) estas vilaĝo en Slovakio.

Situo[redakti | redakti fonton]

Svrčinovec situas laŭ la ĉeĥa landlimo, kaj estas nodo voje kaj fervoje, dume aŭtoŝoseo konstruiĝas. Ĉefvojoj kaj fervojoj funkcias al Ĉeĥio, Pollando kaj Čadca. La lasta urbo troviĝas je 5 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paŝtistoj loĝis tie ekde 1635. La unua mencio okazis pri la memstara vilaĝo en 1658. En 1784 loĝis tie 951 vilaĝanoj en 136 domoj, en 1828 1558 vilaĝanoj en 165 domoj. En 1871 la fervojo atingis la vilaĝon. Post 2 jaroj pro ĥolero multaj mortis. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Szvrcsinovecz, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Fenyvesszoros 1700 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Čadca, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1939 Pollando okupis la fervojon (pro la bataleto mortis kelkaj). En 1993 limpasejo ekfunkciis. En 2001 vivis en Svrčinovec 3382 homoj, (3324 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]