Swakop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Swakop
rivero • rivereto
Bazaj informoj
Longeco 460 km
Fluo
Geografio
Landoj Namibio
Regionoj [[]]
vdr
Riverfluejo de Swakop proksime al Gut Richthofen

Swakop estas - kun la alfluanto Khan - la plej granda (provizora) rivero en Okcidenta Namibio. Ĝi longas 460 km kaj havas 30.100 km² akvokolektan areon. Ĝi alfluas la sudan Atlantikon ĉe Swakopmund. La nomo venas el la lingvo de namaoj kaj damaraoj: "Tsoa-ksaub". "Tsoa" signifas aperturon pro ekskremento kaj "ksaub" por ekskremento. Tiu nomo venas el tiu observo, ke okaze de pluvoj, la rivero kunportas grandan mason el homa ekskrementa bruna ŝlimo al la Atlantiko.

La plej granda punkto de la akvokolekta areo altas 2480 m. La jara precipitaĵo varias de 0 mm ĝis 475 mm. 39 % de la areo ricevas pli ol 300 mm/jaro, dum 80 % pli ol 100 mm.