Swithun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Stavanger Domkirke - StSvithun.jpg
Swithun (statuo en preĝejo de Stavanger)

Swithun (m. la 2-an de julio 862) estis anglosaksa sanktulo kaj episkopo de Winchester.

Li verŝajne naskiĝis dum la regado de Egbert, reĝo de Wessex, kaj estis ordinata de Helmstan (episkopo de Winchester de 838 al 852). Li instruis Aethelwulf, filon de Egbert, kiu iĝis reĝo de Wessex en 839. Post la morto de Helmstan, Aethelwulf nomumis Swithun episkopo de Winchester. Laŭdire, pro peto de Swithun, Aethelwulf donis dekonon de siaj bienoj al la eklezio. Swithun konstruis kaj restaŭris multajn preĝejojn, vojaĝis piede, kaj invitis malriĉulojn, ne riĉulojn, al bankedoj.

Estas multaj legendoj pri Swithun. Laŭ la plej konata, iam sur ponto laboristoj malice rompis korbon de ovoj: mirakle Swithun restaŭris la korbon kaj la ovojn.

Tuj antaŭ sia morto li komandis ke li entombiĝu ne en preĝejo sed ekstere en aĉa loko. Tamen en 971 oni translokigis liajn restaĵojn al la katedralo de Winchester.

Lia fest-tago estas la 15-an de julio.

Plej famas Swithun pro proverbo ke, se pluvas lian fest-tagon, pluvos 40 tagojn kaj 40 noktojn. Estas diversaj rimaj versioj de la proverbo. Tradicie se senpluvas, oni preĝu al Swithun por pluvo.