Syagrius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La reĝlando de Syagrius (kies surfaco estas troigita sur la mapo)

Syagrius (430-486) ('Siagrio' en esperanto) estis romia generalo, kiu reĝis en norda Gaŭlio. Li estis venkita de Klodvigo, kiu aneksis lian reĝlandon kaj mortigis lin.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de Egidio, la estro de militistoj de Gaŭlio, kiu sendependiĝis de la imperia povo en norda Gaŭlio, kaj kiu mortis en 464.

La kronikisto Gregorio de Tours kvalifikis lin per la esprimo «reĝo de la romianoj»[1].

Post la morto de la grafo Paŭlo, Siagrio heredis de sia patro parton de Gaŭlio (inter la rivero Somme kaj la riverego Luaro: la gaŭla-romia teritorio), ekster la regado de la visigota reĝlando kaj de la franka imperio, kiu multe etendiĝis sur lia teritorio. Siagrio regis uzante la titolon de duko, sed liaj samranguloj, la reĝoj de la frankoj, reĝoj de la burgundoj, kaj reĝoj de la visigotoj referencas al li per la esprimo "reĝo de la romianoj". En 471, verŝajnas ke la imperiestro Antemio donis al li la titolon de 'patricio'.

En 476, li ne akceptis agnoski la suverenecon de Odoakro – kiu estis detroniginta la lastan okcidentan imperiestron Romulo Aŭgustulo. Siagrio kaj Odoakro sendis delegaciojn al la orienta imperiestro Zenon por peti lian konsenton pri legitimeco regi la okcidentan parton de la imperio. Zenon decidis konfirmi Odoakron kaj Siagrion kaj rompis ĉiujn ligilojn kun Italio. Lia teritorio (teritorio de Soissons) fariĝis fakte sendependa ŝtato.

Laŭ analizo de Léon Fleuriot, lia regno ekzistis partnere kun Ambrosio Aŭreliano, aŭtonoma estro de la bretonoj tiam instalitaj iomete ĉie en norda Gaŭlio. La ĉefurbo de lia ŝtato estis Soissons.

Post la morto de Ĉilderiko la 1-a (481), Siagrio estis en konstanta konflikto kontraŭ la frankoj. Fine la nova franka reĝo, Klodvigo, definitive venkis Siagrion en la batalo de Soissons en 486. Siagrio fuĝis ĉe Alariko la 2-a, reĝo de la visigotoj, kiu kaptis lin kaj liveris lin al la franka reĝo en la sekvanta jaro. Laŭ Gregorio de Tours, li estis sekrete buĉita, laŭ ordo de Klodvigo.

Siagrio estis la lasta reprezentanto de la gaŭla-romia povo en norda Gaŭlio, tiam incitata de la ĝermanoj en la kadro de la elorienteŭropaj popolmigradoj post 406. La teritorio konsistigos Neŭstrion, post la partigo de la franka reĝlando inter la filoj de Klodvigo en 511.

Debatata reĝlando[redakti | redakti fonton]

Edward James eĉ kontestas la ekziston de la reĝlando de Soissons, kiu estus laŭ li nur rimedo de historiistoj por plenigi malplenan spacon sur mapo, pro la fakto ke plej multaj informoj pri ĝi venas de la atestado de Gregorio de Tours, kiu kelkfoje simpligis la eventojn por doni al ili signifon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Léon Fleuriot. france Les origines de la Bretagne. Eldoninto Payot, 1980. (ISBN 2-22812-710-8).
  • Encyclopaedia Britannica. 11-a eldono. 1911. (En publika spaco.)
  • Emilienne Demougeot, france La formation de l'Europe et les invasions barbares, 2 tomoj (unua tomo, 1969, dua tomo, 1979), (ISBN 2-70070-146-1)
  • Edward James, france Childéric, Syagrius et la disparition du royaume de Soissons, article publié dans la revue archéologique de Picardie n° 3/4, 1988, legebla el [1]

Internaj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean de Sismondi, france Histoire des Français, volumo 1, 1821, paĝo 179