Syed Sajjad Hussain Majidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Syed Sajjad Hussain MAJIDI (1929 - mortis la 9-an de novembro 2000 en Jhelum) estis la unua prezidanto de Pakistana Esperanto-Asocio. Instruisto, li multfoje aranĝis proprakoste naciajn kunsidojn en sia lernejo, kaj ebligis, ke Muztar Abbasi, la fondinito de la pakistana Esperanto-movado, instruu tie la lingvon.