Sylvia Pankhurst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sylvia Pankhurst
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1882 (1882-05-05)
en Manĉestro
Morto 27-an de septembro 1960 (1960-09-27) (78-jaraĝa)
en Adisabebo
Tombo Katedralo de la Sankta Triunuo
Lingvoj angla
Loĝloko Manĉestro • Bow • Woodford Green • Imperio EtiopioChelsea
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Manchester High School for Girls • Manĉestra Lernejo de Arto • Reĝa Kolegio de Arto • Manĉestra Metropola Universitato
Familio
Patro Richard Pankhurst
Patrino Emmeline Pankhurst
Frat(in)oj Adela Pankhurst • Christabel Pankhurst
Amkunulo Silvio Corio
Infano Richard Pankhurst
Okupo
Okupo kontraŭimperiisto • ĵurnalisto • aktivisto pri virinaj rajtoj • redaktisto • oil painter • sufrageto
Verkoj Holloway brooch
vdr
Ŝi loĝis ĉi tie en 1897-1907 en Manchester.
Nuntempe la Pankhurst Centro por virinoj.

Estelle Sylvia PANKHURST (naskiĝis en 1882 en Manchester, Anglio, mortis en 1960 en Adis-Abebo, Etiopio) estis pionira figuro de la movado 'sufrageto', pledinte por egalrajtigo de virinoj (inter alie balotrajton al virinoj) kaj kontraŭ milito. Poste ŝi estis elstara maldekstra komunistino kaj aktivulino kontraŭ faŝismo. Ŝi estis engaĝita en la politiko de Etiopio, kien ŝi fine transloĝiĝis. Malpli estas konata ŝia envolviĝo en la movado por internacia helplingvo[1][2].

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis filino de Richard kaj Emmeline Pankhurst kaj kampanjisto por la Virina Sufrageta Movado en Britio.

En 1906, kun sia fratino Christabel kaj patrino Emmeline, ŝi eklaboris plentempe pro Socia kaj Politika Unuigo por Virinoj. Tamen en 1912 ŝi forlasis ilin pro iliaj fajratakoj kaj starigis la Orientan Londonan Sufragetan Federacion kiu uzis kelkajn titolojn kaj celas labori kun komunistaj grupoj. Sylvia mem iĝis grava figuro en la tiama komunista movado kaj partoprenis kunvenojn en Rusio, Italio kaj Nederlando. Ŝi eĉ disputis kun Lenin kaj subtenis maldekstremajn komunistojn kiel Amadeo Bordiga kaj Anton Pannekoek. Dum la dudekaj jaroj ŝi vagis al kontraŭfaŝismo kaj kontraŭkoloniismo. Ŝi subtenis Haile Selassie. Ŝi starigis la ĵurnalojn Women's/Workers' Dreadnought en 1914 kaj The New Times kaj Ethiopia News en 1936[3].

Interlingvistiko[redakti | redakti fonton]

Pankhurst ankaŭ okupiĝis pri interlingvistiko. En 1927, Pankhurst publikigis libreton, nomatan "Delphos. The Future of International Language" (Delphos. La Estonteco de Internacia Lingvo), kie ŝi esprimis la kreskantan bezonon je internacia helplingvo kaj sian subtenon al Interlingua en la frua 20-a jarcento. La subteno de Pankhurst al Interlingua videblas kiel ekzemplo de la scienca humanismo, kiu regis la komencajn jarojn de interlingvistiko. Ĉi tiu lingva aktivismo rilatas ankaŭ al ŝia socialisma kaj pacisma starpunkto[1][2][4].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Basak Aray : Sylvia Pankhurst kaj la internacia helplingvo Arkivigite je 2021-01-09 per la retarkivo Wayback Machine, JKI-12-2017
  2. 2,0 2,1 (en) Delphos or the Future of International Language (London: Kegan Paul, Trench, Trubner & Co. (1920s)
  3. (en) Fifty Years Since the Death of Sylvia Pankhurst, Ethiopians Pay Tribute – Owen Abroad, owen.org,
  4. (en) Başak Aray, Sylvia Pankhurst and the International Auxiliary Language, Poznan, 4th Interlinguistic Symposium / 4. Sympozjum Interlingwistyczne / 4-a Interlingvistika Simpozio, 22.09.2017, Coll. Novum, AMU, Academia.edu

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Delphos. The Future of International Language (Delfos. La etonteco de internacia lingvo), Londono, eldonejo Trubner[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj :1; $2