Sylvia Sass

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sylvia SASS [silvia ŝaŝ], hungare Sass Sylvia estas hungara operokantistino (soprano).

Sylvia Sass naskiĝis la 12-an de julio 1951 en Budapeŝto.

Biografio

Sylvia Sass frekventis muzikakademion en Budapeŝto, poste ŝi komencis sian karieron en 1971 en Budapeŝta Ŝtata Operejo. En la sekva jaro ŝi atingis la unuajn lokojn en kantkonkurso de Hungara Televizio kaj de Sofio. En 1974 ŝi estis la dua en konkurso de Moskvo. Baldaŭe ŝi gastroladis ekzemple en Londono, Novjorko, Vieno, Munkeno, Kolonjo, Berlino, Hamburgo. En la 1980-aj jaroj ŝi ne plu sciis kantadi. Inter 1996-2000 ŝi instruis en muzikakademio de Budapeŝto, dume ŝi verkis 3 librojn. Baldaŭ ŝi vojaĝis al Francio, kie ŝi pentradas kaj foje kantas en koncertoj. Ŝi ricevis inter 1976-2007 diversajn premiojn.

Ŝia repertuaro (elekto)

Eksteraj ligiloj

Fontoj