Orfeosilvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sylvia hortensis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orfeosilvio
Orfeosilvio, maskla plenkreskulo.
Orfeosilvio, maskla plenkreskulo.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Silviedoj Sylviidae
Genro: Sylvia
Specio: S. hortensis'
Sylvia hortensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Sylvia hortensis, ovoj en MHNT.
ovoj de Cuculus canorus bangsi en nesto de Sylvia hortensis - Muzeo de Tuluzo

La Orfeosilvio, Sylvia hortensis, estas specio de birdo de la familio de Silviedoj kaj de ties plej tipa genro nome Sylviasilvioj, kiuj estas grizecaj aŭ grizecbrunaj insektovoruloj.

Ĝi troviĝas en somero ĉe la Mediteraneo, el Iberio kaj suda Francio tra Italio, Balkanio kaj Turkio kaj la Kaŭkazo etende al Centra Azio. Ĝi estas migranta, kaj vintrumas en subsahara Afriko el Senegalio al Sudano kaj Ĉado. Ĝi estas rara vaganto en norda kaj nordokcidenta Eŭropo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Sylvia hortensis, Orfeosilvio, maskla plenkreskulo centre; ĉirkaŭe, ino kaj junuloj.

La Orfeosilvio estas 14–16 cm longa – iom pli granda ol la Nigraĉapa silvio – kaj unu el la plej grandaj specioj de silvioj. Masklaj plenkreskuloj havas tutgrizan dorson kaj blankecajn subajn partojn kun iom da rozkolora nuanco en supra brusto kaj flankoj. La beko estas longa kaj pinteca kaj la kruroj estas grizecaj. Li havas malhelgrizan kapon, nigrecan okulmaskon kaj tre blankan gorĝon. La iriso estas blankeca, fakte flaveca se vidata de proksime. Inoj kaj nematuruloj havas pli palan kapon kaj sablokolorajn subajn partojn; ties griza dorso havas brunecan nuancon, do temas pri kazo de seksa duformismo. La iriso estas malhela ĉe junuloj. La plej klara distingilo de la specio estas la blankaj eksteraj plumoj de vosto kiu finas kvadrate.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La kanto (krom la alarmalvoko “tak-tak” ofta ĉe silvioj) estas serio de mirlecaj liru-liruu kaj plndemaj notoj, similaj al tiuj de la Merlo, Turdus merula, aŭ de la Kantturdo, Turdus philomelos, kio nomigas la specion per komparo kun Orfeo, dum la latina scienca nomo hortensis aludas al fruktoĝardenoj kie videblas la specio.

Tiu malgranda paserina birdo troviĝas en malferma decidua arbaro ekzemple de kverkoj aŭ ankaŭ en terkultivejoj kiel olivarbaroj, ankaŭ ĉe riveroj. La ino demetas 4-6 makulitajn ovojn en nesto el herbo kaj radiketoj (foje sekurata per araneretoj) en arbusto aŭ arbo. Ambaŭ gepatroj kovas dum 12-13 tagoj. La ino pli ol la masklo. Dum 14-16 tagoj ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn kaj elnestiĝo okazas post 12-13 tagoj eĉ antaŭ ekflugo kio okzas post 20 tagoj, sed eĉ tiam la idoj pluestas manĝigataj. Kutime okazas dua ovodemetado.

Kiel plej parto de silvioj, Orfeosilvio estas insektovora kiu manĝas ĉefe papiliojn, raŭpojn kaj arakidojn, sed ankaŭ fruktojn, kiel ĉerizoj kaj figoj.

Subspecioj kaj taksonomio[redakti | redakti fonton]

Oni agnoskas du subspeciojn (Snow et al. 1998), sed ili estas pli kaj pli konsiderataj apartaj specioj (Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006):

  • Sylvia (hortensis) hortensis, Okcidenta orfeosilvio
SOk Eŭropo kaj Magrebo orienten al Adriatika Maro kaj Golfo de Sidra, respektive
videbla rozkolora (maskloj) aŭ ruĝeca (inoj) nuanco en subaj partoj.
  • Sylvia (hortensis) crassirostris, Orienta orfeosilvio - inkludas balchanica kaj probable ankaŭ jerdoni
Balkanoj tra Turkio, Kaŭkazo kaj najbaraj regionoj al Centra Azio
Beko pli longa kaj forta averaĝe. Malmulte ruĝeco en subaj partoj, rezulte en pli klara divido inter blanka ventro kaj grizaj flankoj. Kanto estas pli varia, alproksime al Najtingalo pro riĉeco.(Snow 1998)

Tiu palearktisa specio estas probable plej proksima al la Araba silvio, kaj al la Bruna kaj Jemena silvioj kun kiuj ĝi estas foje lokata en Parisoma. Ili kune kun la grupo de la Babilema silvio ŝajne formas distingan kladon de tipaj silvioj. Tiuj specioj ne aspektas multe similaj je unua rigardo, sed ili ĉiuj havas elstarajn blankajn gorĝojn, ne havas ruĝecajn flugilmakulojn kaj kutime havas malhelajn flankojn en kapo.(Helbig 2001, Jønsson & Fjeldså 2006)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 52832, Sylvia hortensis, 12a Majo 2006. Malplej Zorgiga.
  • Helbig, A. J. (2001): Phylogeny and biogeography of the genus Sylvia, ĉe: Shirihai, Hadoram: Sylvia warblers: 24-29. Princeton University Press, Princeton, N.J. ISBN 0-691-08833-0
  • Jønsson, Knud A. & Fjeldså, Jon (2006): A phylogenetic supertree of oscine passerine birds (Aves: Passeri). Zoologica Scripta 35(2): 149–186. COI::10.1111/j.1463-6409.2006.00221.x (HTML resumo)
  • Snow, David W.; Perrins, Christopher M.; Doherty, Paul & Cramp, Stanley (1998): The complete birds of the western Palaearctic on CD-ROM. Oxford University Press. ISBN 0-19-268579-1

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]